El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malferma tago de militŝiparo de Ĉinio en Sudano

| 2015-09-02
Bookmark and Share

 

    La 27an de aŭgusto en la sudana haveno ŝiparo de la ĉina mararmeo estis malfermita al la loka publiko. Pli ol 400 homoj, inkluzive de reprezentantoj de la sudana armeo, oficialuloj, civitanoj, laborantoj el la ambasadorejo de Ĉinio en Sudano, reprezentantoj de ĉinaj institucioj, ĉinoj kaj ĉin-devenaj lokanoj, vizitis la ŝipojn Ji'nan, Yiyang kaj Qiandaohu. Tio estis la unua malferma tago de la ŝiparo de la ĉina mararmeo en Sudano.

 

 

    En la kunvena ĉambro de la ŝipo Yiyang, ĝia kapitano Zhou Yaojin konigis al ĉiuj vizitantoj la eskortan mision de la ŝiparo en la Adena Golfo. Poste en la akompano de Zhou ili eniris en la koridoron kaj komencis la viziton. Ili miris pri la personecaj instalaĵoj de la ŝipo.

 

 

    En la ŝipo Ji'nan la kapitano Liu Mian konigis armilojn kaj iliajn funkciojn. Sciiĝinte, ke la ŝiparo jam plenumis la eskortan mision por sinsekvaj kvar monatoj, vicĉefstabestro de la sudana mararmeo Abdullah al-Matri levis sian dikfingron kaj sincere diris: "La armiloj kaj task-plenuma kapablo de la ĉina mararmeo estas tutmonde unuaklasaj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments