Datumoj de la parado

| 2015-09-03
Bookmark and Share

 

    56 kanonoj kaj 70 salutsalvaj pafoj

 

    56 signifas la unuiĝon de la 56 nacioj de Ĉinio.

 

    28 kanonoj faros samtempan salutsalvan pafon, simbolante la 28-jaran malfacilan vojon ekde la naskiĝo de KPĈ ĝis la stariĝo de la nova Ĉinio.

 

    Sume 70 pafoj celebros la 70-an datrevenon de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiun de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo.

 

 

    50 falangoj kaj 10 mil personoj

 

    En la parado partoprenos 50 falangoj, inkluzive de 2 falangoj de veteranaj armeanoj de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio, 11 de piedmarŝantoj, 27 de armil-portantoj, kaj 10 aviadilaj falangoj.

 

 

    27 falangoj de armil-portantoj

 

 

    10 aviadilaj falangoj

 

 

    84% de la armiloj estos unuafoje prezentitaj al la publiko.

 

    Dum la parado aperos pli ol 500 militekipaĵoj kaj 200 diversaj aviadiloj. Ĉiuj estis produktitaj en Ĉinio, kaj 84% el ili estos unuafoje prezentitaj al la publiko.

 

 

 

    Honora gvardio kun la plej granda soleneco

 

    Al la parado ĉeestos 207 membroj de la honora gvardio de la tri armeoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Kaj unuafoje estos virinoj inter la honoraj gvardanoj, kies averaĝa staturo estas 1,78 metroj kaj en la aĝo averaĝe de 20 jaroj.

 

 

    70 honorflagoj

 

    Estos revuata 10 falangoj el soldatoj de la heroaj trupoj tenantaj 70 honorflagojn.

 

 

    Pli ol 300 veteranaj armeanoj

 

    La 300 reprezentantoj de la veteranaj soldatoj kiuj partoprenis en la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio, inkluzive de membroj de la armeo de Kuomintango aperos en la parado sidante en veturiloj. Ili havas averaĝan aĝon de 90 jaroj.

 

 

 

    50 generaloj

 

    La plej oldulo inter la 50 generaloj aĝas 58 jarojn kaj la plej juna -- 48 jarojn, ilia averaĝa aĝo estas 53 jaroj. Kvar el ili havas diplomon pri doktoreco kaj 29 el ili -- tiun de magistreco.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments