Ĉinio reduktos la nombron de trupoj per 300 mil

| 2015-09-03
Bookmark and Share


Senpilota aviadilo trapasas Tian'anmen-placon en la venk-taga parado matene de la 3a de septembro.

 

    La 3an de septembro en la kunveno por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japana Agreso kaj la venko de la monda kontraŭ-faŝisma milito, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio malpliigos la nombron de siaj trupoj per 300 mil.

 

    Antaŭ tio, laŭ raportoj de amaskomunikiloj, post la fondiĝo de nova Ĉinio la ĉina armeo dekfoje plenumis grandskalan ĝustigon kaj reformon pri armea sistemo, inkluzive de redukto de dekoj da militaj regionoj kaj regiment-nivelaj unuoj, kaj disigo, malgrandigo aŭ kunigo de preskaŭ mil militaj kolegioj kaj hospitaloj. La totala nombro de armeanoj estis reduktita de 6,27 milionoj en la tempo de la Milito por Rezisti al la Usona Agreso kaj Helpi Korean Popoldemokratian Respublikon ĝis la nunaj 2,3 milionoj. Ekde la reformado kaj pord-malfermo en 1978 la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio trifoje spertis grandskalajn reduktojn de trupoj, respektive en la jaroj 1985, 1997 kaj 2003.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments