El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan: ni plenumu la mision por UNESKO

| 2015-09-06
Bookmark and Share

 

    Peng Liyuan, la edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la speciala delegito de UNESKO por la antaŭenigo de edukado de virinoj kaj knabinoj, intervidiĝis kun ĝenerala direktoro de UNESKO Irina Bokova, kiu partoprenis en la memorfesto de la 70a datreveno de la venko de Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiu de la Monda Kontraŭ-faŝisma Milito.

 


Peng Liyuan kaj Irina Bokova kunsidas kun aziaj kaj afrikaj ĉeestantoj de la internacia seminario pri edukado de knabinoj kaj virinoj.

 

    Peng diris, ke dank' al progreso de edukado, Ĉinio povas multe disvolviĝi kaj ĉinaj virinoj povas havi pli kaj pli egalajn rajtojn. Ŝi promesis daŭre labori kiel la speciala delegito de UNESKO por helpi la mondajn knabinojn kaj virinojn akiri rajton de edukado.

 

    Bokova gratulis la grandan sukceson de la memorfesto kaj alte taksis la kontribuon de la ĉina registaro kaj sinjorino Peng Liyuan, kiuj klopode antaŭenigas la edukadon de knabinoj kaj virinoj.

 

    Ili ambaŭ kunsidis kun aziaj kaj afrikaj ĉeestantoj de la internacia seminario pri edukado de knabinoj kaj virinoj. Peng diris, ke lastatempe la ĉina registaro starigis fonduson por helpi instruistojn ricevi trejnadon kaj speciale por antaŭenpuŝi la edukadon de infaninoj kaj virinoj en Azio kaj Afriko. "Por tio ni daŭre klopodos", ŝi promesis.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments