El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita la blanka libro Sukcesa Praktiko de Regiona Nacia Aŭtonomio en Tibeto

| 2015-09-06
Bookmark and Share

 

    La 6-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Sukcesa Praktiko de Regiona Nacia Aŭtonomio en Tibeto. La libro ĉiuflanke konigas la grandegajn ŝanĝojn de Tibeto post praktikado de la sistemo pri aŭtonomio en naciaj regionoj. La blanka libro diras, ke kvankam la Tibeta Aŭtonoma Regiono fondiĝis nur 50 jarojn, tamen ĝiaj ŝanĝoj estas tre grandaj. Nun Tibeto estas en la plej brila periodo en sia historio.

 

    Per granda nombro da donitaĵoj kaj faktoj la blanka libro kun ĉ. 22 mil ideografiaĵoj konigas la grandegajn ŝanĝojn de Tibeto antaŭ kaj post praktikado de la sistemo pri aŭtonomio en naciaj regionoj. Ili tuŝas 8 flankojn: mallumo kaj postiĝo de la malnova Tibeto, irado sur la vojon disvolvan kaj progresan, politika sistemo konforma al la nacia cirkonstanco, garantio de mastrumado de la popolo, granda penado por plifeliĉigi la popolon, protekto kaj daŭrigo de la eminenta tradicia kulturo, respekto kaj protekto de libereco pri kredo je religio, antaŭenpuŝo de ekologia civilizacio.

 

    La blanka libro montras, ke dum la pasintaj 50 jaroj, sub la firma gvido de la Komunista Partio de Ĉinio kaj tiu de la Centra Registaro kaj dank' al la praktikado de la sistemo pri aŭtonomio en naciaj regionoj, Tibeto marŝas de postiĝo al progreso, de malriĉeco al riĉeco, kaj de fermo al malfermo. La socia sistemo de Tibeto realigis historian transpason kaj la socia aspekto havas grandan ŝanĝon. La praktiko plene pruvis, ke praktikado de la sistemo pri aŭtonomio en naciaj regionoj estas objektiva postulo de la historia disvolvo de Tibeto kaj tiu de la socia progreso, konformas al la fundamentaj interesoj de diversnaciaj popolanoj en Tibeto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments