El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina virina volejbal-teamo refoje kroniĝis post 11 jaroj

| 2015-09-07
Bookmark and Share

 

    La 6an de septembro en la 12a Mondpokala Virina Volejbal-Konkurso en Nagojo de Japanio la ĉina teamo gvidata de s-ino Lang Ping venkis la japanan teamon per tri kontraŭ unu, kaj la kvaran fojon ĉampioniĝis en tiu konkurso per 30 poentoj el 11 matĉoj. Samtempe ĝi akiris la kvalifikon partopreni en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

 

 

    Tio estis refoja kroniĝo de la teamo en la mondpokala konkurso post la Atenaj Olimpikoj en 2004, kaj la unua titolo akirita de la teamo sub la gvidado de la ĉefa trejnisto Lang Ping en internacia konkurso. La serba teamo okupis la duan lokon, kaj ankaŭ estis kvalifikita por la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj. La tria loko apartenis al la usona teamo.

 

    La ĉina teamo sub la gvidado de s-ro Chen Zhonghe ĉampioniĝis respektive en la Mondpokala Virina Volejbal-Konkurso de la jaro 2003 kaj en la Atenaj Olimpikoj de la jaro 2004. Post 11 jaroj la ĉina teamo sub la gvidado de Lang Ping denove kroniĝis. En aprilo de la jaro 2013 ŝi ekgvidis la dekadencantan teamon, kaj post nur 29 monatoj ŝi revenigis la teamon al la trono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments