El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Senmorta Van Gogh" en Pekino

| 2015-09-08
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 7a de septembro en Pekino inaŭguriĝis aŭdvida ekspozicio de "Senmorta Van Gogh" por memorigi la 125an datrevenon de la morto de la nederlanda pentristo Vincent Willem van Gogh. Tiutage pli ol 10 000 homoj vizitis la ekspozicion.

 

 

    La organizanto diris, ke la ekspozicio uzas la teknikon SENSORY4TM por kombini la teknikon de mult-ekrana projekcio kun la pentrarto de Van Gogh. Oni povas rigardi altdifinajn bildojn de pli ol 3 000 verkoj de Van Gogh, inkluzive de movbildoj de liaj verkoj kaj manuskriptoj.

 

 

    Dum 35 minutoj la bildoj estas sinsekve prezentitaj. La unuaj estas memportretoj de Van Gogh, kaj sekve liaj verkoj dividitaj en kvin ĉapitrojn laŭ liaj loĝlokoj en Nederlando, Parizo ktp, ekzemple La Terpomo-Manĝantoj, Muta Naturo: Vazo kun dekdu Sunfloroj, La Ruĝa Vinberejo, Subĉiela Kafejo sur la Forumo-Placo de Arlezo en Nokto, Memportreto post Orela Detranĉo, Stela Nokto kpt. Fine, aŭdiĝas pafbruo kaj krioj de timigitaj korvoj.

 

 

    La rondira ekspozicio venis al Pekino post sia unua stacio en Ŝanhajo. Ĝi daŭras ĝis la 6a de decembro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments