El Popola Ĉinio>头条新闻>

La desegnaĵo el ombreloj plej granda en la mondo

| 2015-09-08
Bookmark and Share


La desegnaĵo fotita en la 7-a de septembro

 

    La 7-an de septembro antaŭ la Muzeo de la Centra Revolucia Historia Bazo en la urbo Ruijin, Jiangxi-provinco, 2 880 mezlernejanoj prezentis per ruĝaj kaj flavaj ombreloj la desegnaĵon de jenaj ĉinaj ideogramoj "长征出发地江西瑞金" (Ruijin de Jiangxi, deirloko de la Longa Marŝado). La desegnaĵo sukcese defiis la mondan rekordon Guinness kaj fariĝis desegnaĵo konsistanta el ombreloj, la plej granda en la mondo.

 


La desegnaĵo fotita en la 7-a de septembro

 

    Ruijin, ruĝa urbo fama en Ĉinio kaj en la mondo, estas lulilo de la Ĉina Popola Respubliko, deirloko de la Longa Marŝado fare de la Centra Ruĝa Armeo, iama sidejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, naskiĝloko de la Soveta Centra Registaro kaj ĉefa devenloko de la Penso de Mao Zedong. La brila historio restigis valorajn ruĝajn resursojn al Ruijin kaj al la tuta Ĉinio. En la urbo estas 35 gravaj konservataj konstruaĵoj kiel antikvaĵoj de Ĉinio. La 20-an de julio la loka turismejo Lulilo de la Ĉina Popola Respubliko fariĝis 5A-grada turismejo de la lando. La 11-an de aŭgusto la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio sankciis Ruijin kiel ŝtatnivela fama urbo de historio kaj kulturo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments