El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Hindio fariĝis la du plej grandaj devenlandoj de la novaj enmigrantoj en Usono

| 2015-09-08
Bookmark and Share

 

    Laŭ statistiko de la usona buroo de la censo, Ĉinio kaj Hindio fariĝis la du plej grandaj landoj, el kiuj venas enmigrantoj al Usono, superante tiurilate Meksikon.

 

    En 2013, el 1.2 milionoj da homoj nove atingintaj Usonon estis 147 mil ĉinoj -- la plej granda nombro --, 129 mil hindoj kaj 125 mil meksikanoj.

 

    Ĉinoj kaj hindoj enmigras al Usono ĉefe pro studado kaj laborado. Nun 280 mil ĉinaj studentoj studas en usonaj universitatoj, kaj multaj ĉinoj utiligas la enmigran programon por investantoj kaj entreprenistoj. Dume hindoj akiras la plej multajn laborvizojn de Usono. Precipe en la informadika industrio al ili estis donitaj 86% de laborvizoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments