El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Tibeta Aŭtonoma Regiono festas sian 50-jaran jubileon

| 2015-09-08
Bookmark and Share

 

    La 8an de septembro sur la placo antaŭ Potala-palaco en Lasao okazis ceremonio festanta la 50-an datrevenon de la fondo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

 

 

    Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Tutlanda komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de la delegacio de la centra registaro al Tibeto, faris parolon en la ceremonio. Li diris, ke Ĉinio estas en grava periodo por tutflanka konstruado de modere prospera socio, plenampleksa profundigo de la reformado, plenampleksa antaŭenpaŝo de jurŝtata konstruado kaj plenampleksa konstruado de la Komunista Partio de Ĉinio laŭ striktaj disciplinoj, kaj ankaŭ Tibeto estas en la ŝlosila periodo de plenampleksa konstruado de modere prospera socio kaj longedaŭra paco. Li atentigis, ke oni devas laŭleĝe bati separatismon kaj ĉiajn separatismajn aktivaĵojn kaj rezolute konservi la nacian unuecon kaj stabilecon de Tibeto.

 

 

 

    La falangoj reprezentantaj la sep regionojn de Tibeto paradis tra la ĉefaj stratoj de Lasao por montri iliajn atingojn kaj popolan ĉarmon.

 

 

    Koloraj balonoj kaj kolomboj flugis super la placo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments