El Popola Ĉinio>头条新闻>

Latinamerikaj landoj volas akcepti siriajn rifuĝintojn

| 2015-09-09
Bookmark and Share

 

    Kiam multaj eŭropaj landoj estas en senhelpa stato pro la problemo de rifuĝintoj, iuj latinamerikaj landoj malfermas siajn brakojn al la rifuĝintoj. La 7an de septembro Brazilo, Venezuelo kaj Ĉilio esprimis la deziron akcepti rifuĝintojn el Sirio.

 

    Tiutage en la videaĵo produktita por festado de la Sendependa Tago de la lando, brazila prezidento Dilma Rousseff diris, ke ŝi volas "reaserti la deziron de la brazila registaro pri akcepto de la rifuĝintoj, kiuj devigite forlasis siajn hejmlokojn, kaj deziras loĝi kaj labori en Brazilo kaj kontribui al prospero kaj paco de Brazilo".

 

    La Franca Novaĵ-Agentejo raportis, ke de post la eksplodo de la konflikto en Sirio en la jaro 2011, Brazilo jam akceptis pli ol 2 mil siriajn rifuĝintojn multe pli ol aliaj latinamerikaj landoj. En la jaro 2014, Brazilo liveris rifuĝejojn al 1 405 siriaj rifuĝintoj. Nun ili konsistigas la plej grandan rifuĝintaron en Brazilo.

 

    Ankaŭ venezuela prezidento Nicolas Maduro diris tiutage, ke Venezuelo estas preta akcepti ĉirkaŭ 20 milojn da siriaj rifuĝintoj. Ĉefo de la araba komunumo en Ĉilio lastatempe prezentis al la registaro planon, ke ĝi volas doni ŝirmon kaj subtenon al 100 familioj el Sirio.

 

    Donitaĵoj publikigitaj de UN montras, ke pli ol 220 miloj da sirianoj mortis en la konflikto, kiu daŭris pli ol kvar jarojn. Duono da siriaj civitanoj devigite forlasis siajn hejmlokojn, interalie pli ol 4 milionoj fuĝis al najbaraj landoj, kaj ĉ. 7,6 milionoj fariĝis senhejmaj en Sirio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments