El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fajrobulo falis en Tajlandon

| 2015-09-09
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, en la 7-a de septembro laŭ la loka tempo, blanka lumo strekis la ĉielon super Bankoko de Tajlando.

 

 

    Iuj vidintoj de la lumo diris, ke ili ofte vidis meteorojn nokte kaj neniam vidis falon de aerolito tage. La sceno estis notitaj de multaj registriloj metitaj en veturiloj.

 

    La retejo pri spurosekvo de spacaj objektoj satview diris, ke tiu fajrobulo eble estas spaca balaaĵo. Ĝi diris ankaŭ, ke laŭ antaŭvido, la spaca balaaĵo n-ro 40459U tiam eniris en la terglobon transpasinte la atmosferan tavolon. Vicestro de la bankoka planetario diris, ke la fajrobulo estas falinta aerolito aŭ spaca balaaĵo. Konsilisto de la Tajlanda Ŝtata Instituto pri Astronomio kredas, ke la fajrobulo estas aerolito.

 

    La aerolitoj plejparte brulis, enirante en la atmosferan tavolon. Tamen foje ili eksplodis sur la terglobo. En oktobro de 2013 iu terolito kun pezo de 10 mil tunoj eksplodis en la aero super la regiono Ural en meza Rusio. Tio kaŭzis vundiĝon al pli ol mil homoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments