El Popola Ĉinio>头条新闻>

Somera Davos-Forumo: Kion oni atendas de ĝi?

| 2015-09-09
Bookmark and Share

 

    Okazos de la 9-a ĝis la 11-a de septembro en Dalian la somera Davos-Forumo, kiun ĉeestos 1 700 gastoj el 90 landoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la inaŭguron kaj faros prelegon.

 

    Laŭplane estos 150 fakkunsidoj dum la tritaga forumo. Kion oni atendas de la forumo?

 

    Unue, kiuj gravuloj ĝin ĉeestos?

 

    La plej atentata persono en la ĉi-jara forumo estas ĉina ĉefministro Li Keqiang. Laŭ informo, Li ĉeestos la inaŭguron, prezidotan de Klaus Schwab, la fondinto kaj ekzekutiva prezidanto de la monda ekonomia forumo. Krome, aperos ĉi-foje multaj gravuloj. Ekzemple prezidento de Malavio Arthur Peter Mutharika kaj mongola ĉefministro Chimed Saikhanbileg. Ankaŭ estas konfirmite, ke ĝin ĉeestos prezidanto de la ĉina flugkompanio Hainan Chen Feng, prezidanto de Alibaba-Grupo Ma Yun, prezidanto de la Ĉina Konstrua Banko Wang Hongzhang kaj prezidanto de la Kantona Aŭtomobila Industria Grupo Zhang Fangyou.

 

    Due, kiel la ĉina ekonomio gvidos sin en la novan normalan staton?

 

    En la ĉi-jara forumo, la ĉina ekonomio fariĝos la plej varma diskuto-temo. La ĉeestantoj atentos, kian influon la ĉina ekonomio povas havi al la monda ekonomio, kiam la antaŭa eniras la novan normalan staton.

 

    Trie, kiel novigo ŝanĝos la mondon?

 

    En la forumo, oni prezentos al la ĉeestantoj la plej novajn rezultojn en altteknologia kampo, ekzemple robotoj, senhomaj flugiloj, grandaj datumoj kaj sano.

 

    Kvare, kie estas la kunlabora ŝanco de la tuta mondo?

 

    La ĉeestantoj atentos la futuron de multflanka financado por disvolviĝo, la potencialon de infrastrukturo kaj la influon alportitan de la konkurado inter regionaj ekonomioj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments