El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pri ĉeftemoj de la Someraj Davos-Forumoj

| 2015-09-10
Bookmark and Share

    Davos estas en orienta Svisio. Komence de ĉiu jaro tie okazas jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Pro tio la forumo estis nomita ankaŭ "Davos-Forumo". Post sia ekpraktiko de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo, Ĉinio unuafoje ricevis en la jaro 1979 inviton el Davos. De tiam Ĉinio multfoje laŭinvite sendis delegaciojn ĉeesti jarkunvenojn de la forumo. En la jaro 2005 Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, prezentis la imagon pri "Somera Davos-Forumo en Ĉinio".

 

    Ekde la jaro 2007 la Somera Davos-Forumo okazas alterne en la urboj Dalian kaj Tianjin de Ĉinio. La forumo ne nur kreis por "la kreskantaj kompanioj de la tuta mondo" platformon por fari diskuton kun maturaj entreprenoj kaj dividi iliajn spertojn, sed ankaŭ aldonis al la forumo evidentajn "ĉinajn elementojn".

 

    Jenaj estas la ĉeftemoj de la 9 Someraj Davos-Forumoj

 

 

 

 

    "La Ekvilibro de Fortoj en Ŝanĝoj" -- ĉeftemo de la 1-a Somera Davos-Forumo en Dalian septembre de 2007

 

 

 

    "La Kreska Ondo en la Sekvanta Rundo" -- ĉeftemo de la 2-a Somera Davos-Forumo en Tianjin septembre de 2008

 

 

    "Relevi Kreskadon" -- ĉeftemo de la 3-a Somera Davos-Forumo en Dalian septembre de 2009

 

 

 

 

    "Akceli Daŭrigeblan Kreskadon" -- ĉeftemo de la 4-a Somera Davos-Forumo en Tianjin septembre de 2010

 

 

 

 

    "Atenti Kvaliton de Kreskado, Teni Ekonomian Strukturon" -- ĉeftemo de la 5-a Somera Davos-Forumo en Dalian septembre de 2011

 

 

 

    "Modli la Estontan Ekonomion" -- ĉeftemo de la 6-a Somera Davos-Forumo en Tianjin septembre de 2012

 

 

 

 

    "Kreivo estos nepre farata" -- ĉeftemo de la 7-a Somera Davos-Forumo en Dalian septembre de 2013

 

 

 

    "Krei valorojn per kreivo" -- ĉeftemo de la 8-a Somera Davos-Forumo en Tianjin septembre de 2014

 

 

 

    "Ellabori Novan Planon pri Kreskado" -- ĉeftemo de la 9-a Somera Davos-Forumo, kiu okazas en Dalian de la 9-a ĝis la 11-a de septembro 2015. Ĝin ĉeestas pli ol 1 700 gastoj el pli ol 90 landoj.

 

    La Davos-Forumo atestis la historian procezon de la kunlaboro de Ĉinio kun la forumo en la jaro 1979 al gastigo de la forumo ekde la jaro 2007.

 

(el la novaĵ-agentejo Xinhua)

Redaktoroj: Han Xin kaj Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments