El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-a Internacia Ekspozicio pri Helikopteroj en Tianjin, Ĉinio

| 2015-09-10
Bookmark and Share


Militaj helikopteroj produktitaj de Ĉinio dum prezentado en la inaŭguro

 

    De la 9-a ĝis la 13-a de septembro okazas la 3-a Internacia Ekspozicio pri Helikopteroj en la municipo Tianjin en orienta Ĉinio. La ekspozicio kun la ĉeftemo "Scienc-teknologio, kreiveco kaj futuro" montras al la publiko profesiecon, internaciecon kaj merkat-direktecon. Pli ol 200 programeroj estos organizitaj dum la eksponado, kaj ĉiutage estos almenaŭ unufoja flug-prezentado de helikopteroj.

 


Militaj helikopteroj produktitaj de Ĉinio dum prezentado en la inaŭguro

 

    En la eksponejo kun la tereno de pli ol 20 mil kvadrataj metroj, estas la plej novaj helikopteroj, aparatoj kaj modeloj faritaj de 366 plej elstaraj produktantoj de helikopteroj. La ĉi-foja ekspozicio estas ankaŭ okazaĵo kun plej multe da eksponataj helikopteroj, kun plej pintaj eksponaĵoj kaj kun la ĉeesto de plej multaj altnivelaj produktantoj. Multaj helikopteroj estas unuafoje montritaj en la mondo, kaj oni povas vidi la helikopterojn uzitajn en la grandioza parado en la 3-a de septembro memore al la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiu de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo.

 


Militaj helikopteroj produktitaj de Ĉinio dum prezentado en la inaŭguro

 

    La ekspozicio nun estas la sola ŝtatnivela eksponado speciale pri diverslandaj helikopteroj, kaj ĝi okazas en ĉiu nepara jaro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments