El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nederlanda esploristo vizitis la Esperanto-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato, orienta Ĉinio

| 2015-09-10
Bookmark and Share

Teksto de Sun Mingxiao

Foto de Yuan Ye

 

 

    De la 6-a ĝis la 8-a de septembro, nederlanda doktoriĝanta studento Edwin Michielsen el la Universitato de Toronto en Kanado kune kun sia edzino vizitis la Esperanto-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato en orienta Ĉinio.

 

    En la muzeo li elektis multajn historiajn materialojn pri la proleta literaturo dum la 20-30-aj jaroj de la pasinta jarcento por legi ilin. La celo de lia vizito koncernis lian esploran temon, kiu pritraktas la rilatojn inter Esperanto kaj la proleta literaturo.

 

    S-ro Semio, asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la estro de la muzeo, kaj prof. d-ro SASAKI Teruhiro el Japanio, eksprezidanto de KAEM, akompanis ilin en la vizito kaj esplorado.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments