El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Rekordo de Guinness 2016 oficiale publikigita

| 2015-09-10
Bookmark and Share

    La 10-an de septembro, la plej aŭtoritata atest-organizo pri mondaj rekordoj Guinness anoncis, ke oficiale publikiĝis en la tuta mondo la jarlibro La Monda Rekordo de Guinness 2016 . La organizo publikigis ankaŭ multajn rakontojn pri la mondaj rekordoj nove inkluditaj en la libro.

 

 Jeison Orlando Rodriguez Hernandez, 20-jara viro el Venezuelo, havas la plej grandajn piedojn en la mondo, el kiuj la dekstra longas 40.1 centimetrojn kaj la maldekstra 39.6 centimetrojn.

 

    La plej altaj geedzoj en la mondo venas el Ĉinio. La edzo Sun Mingming (33-jara) kaj la edzino Xu Yan(29-jara) totale altas je 423.47 centimetroj. La edzo altas je 236.17 centimetroj kaj la edzino je 187.3.

 

    Nederlandano Mijl Van Maers Werkploeg faris la plej longan biciklon en la mondo kun la longeco de 35.79 metroj. La biciklo havas nur du radojn kaj devas esti rajdata de du homoj.

 

    Purin, 9-jara hundo el Japanio, kaptis 14 bilkojn per siaj piedoj nur dum unu minuto kaj kreis la novan monda rekordon, rompinte la antaŭan kreitan de ĝi mem. Pro tio, ĝi estis elektita en tiu ĉi jarlibro.

 

    La plej granda globkrajono en la mondo longas je 5.5 metroj. Ĝi estas farita de Acharya Makunuri Srinivasa. Tre mirinde!

 

    La plej granda skulptaĵo de bovledaj botoj en la mondo altas je 10.4 metroj, farita de la 72-jara Bob Wade en Usono. Kiel artisto, li dediĉas sin al skulptado 40 jarojn.

 

    La plej granda kolbasobulka ĉaro en la mondo longas je 7.06 metroj kaj larĝas je 2.81 metroj. Ĝi apartenas al usona "kolbasobulkano" Marcus, 44-jara kuiristo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments