El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita la Somera Davos-Forumo en 2015

| 2015-09-10
Bookmark and Share


Li Keqiang faras parolon en la inaŭguro de la Somera Davos-Forumo.

 

    La 9-a Somera Davos-Forumo okazas en la urbo Dalian en nordorienta Ĉinio de la 9-a ĝis la 11-a de septembro. Matene de la 10-a de septembro ĉina ĉefministro Li Keqiang, ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la forumo kaj faris specialan parolon.

 

    Li Keqiang diris, ke la ĉina ekonomio ne "malmole surteriĝos" kaj Ĉinio havos sufiĉe da kapablo por trakti, se aperus la signo, ke la malkresko de la ĉina ekonomio eble superos la racian amplekson.

 

    Ekde la jaro 2007 la Somera Davos-Forumo okazas alterne en la urboj Dalian kaj Tianjin de Ĉinio en ĉiu jaro. En la fono, ke la reprosperiĝo de la monda ekonomio ne estas tiel bona kiel la antaŭvidita, la ĉi-jara forumo havas la ĉeftemon "Ellabori Novan Planon pri Kreskado". Ĝin ĉeestas pli ol 1 700 "novaj gvidantoj" el malsamaj profesioj kaj industrioj. Ili diskutos pri gravaj kaj fokusaj temoj pri influo de kreskado de la ekonomio ĉina kaj monda.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments