El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por la Tago de Instruistoj!

| 2015-09-10
Bookmark and Share

    La 10-a de septembro ĉi-jare estas la 31-a Tago de Instruistoj. En tiu tago ĉina prezidanto Xi Jinping sendis leteron al la instruistoj el Guizhou studantaj en la trejn-seminario de la Pekina Instruista Universitato. En tiu letero li esprimis siajn sincerajn bondezirojn al la instruistoj tra la tuta Ĉinio, kaj adresis al ili gratulon por la Tago de Instruistoj. Samtempe Xi Jinping kuraĝigis la instruistojn klopodi por fariĝi praktikantoj de la reformo de edukado, pioniroj de edukado por helpi malriĉulojn kaj kondukantoj de lernantoj dum ties kreskado.

 


Lernantoj de Dongcheng-Distrikto en vestoj de Han-dinastio (206 a.K. --220 p.K.) salutas al la statuo de Konfuceo dum la ceremonio por esprmi ilian respekton al instruistoj.

 

    Ĉinio havas longhistorian tradicion en respekto al instruistoj. Jam en la antikveco cirkulis la jena popoldiro: "Oni havas tri personojn, kiujn oni nepre devas respekti, t. e. monarko, patro kaj instruisto". En 1985, la Tutlanda Popola Kongreso adoptis la proponon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri establo de la Tago de Instruistoj, kaj decidis ke la 10a de septembro ĉiujare estu la Tago de Instruistoj. La 10-a de septembro, 1985, estis la unua Tago de Instruistoj.

 


Lernantoj de la elementa lernejo Shijia en Pekino dum deklamado de "Di Zi Gui" (Reguloj por lernantoj).

 

    Antaŭtagmeze de la 9a de septembro en Pekino okazis ceremonio por danki instruistojn sur la placo antaŭ la halo Dacheng de la pekina Templo de Konfuceo, kiu datiĝas de pli ol 700 jaroj. Ĝi celis antaŭfesti la 31-an Tagon de Instruistoj de Ĉinio, kaj samtempe inaŭguris la 5-an Festivalon de la Antikva Ĉina Kulturo de la Imperia Kolegio de la Konfucea Templo en Pekino.

 


Lernantoj de la elementa lernejo Shijia en Pekino dum deklamado de "Di Zi Gui" (Reguloj por lernantoj).

 

    La festivalo daŭros ĝis la 28-a de septembro. Dum la festivalo la organizantoj sinsekve okazigos diversajn aktivadojn, kiuj inkluzivas jenajn programerojn:

 

    -turneo de klasikaj muzikaĵoj kaj dancoj prezentitaj de studentoj de superaj lernejoj laŭ la ceremoniaro de Dacheng;

 

    -koncerto 2015 "La Libro de Poezio";

 

    -serio da prelegoj pri morala filozofio organizata de la aŭditorio sub la Imperia Kolegio;

 

    -la 3a kulmina forumo pri kulturado de tutlandaj edukistoj;

 

    -ekspozicio de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de la nacia kultura festivalo 2015 "Serĉi Originon de Beleco, Transdoni Torĉon de Klereco";

 

    - legada platformo "Eleganta Dongcheng-Distrikto" de popolanoj pri la antikva ĉina kulturo;

 

    -ekspozicio pri ne-materiaj heredaĵoj.

 

(Fotoj de Han Jing, raportisto de CNR)

Redaktoroj: Chen Ji kaj Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments