El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda loĝantaro atingos dek miliardojn en 2050

| 2015-09-11
Bookmark and Share

 

    La 9an de septembro la franca Nacia Instituto de Demografiaj Studoj publikigis raporton, ke ĝis la mezo de la jaro 2015 la monda loĝantaro kalkuliĝis al 7,34 miliardoj, kaj ĝis la jaro 2050 la nombro prognozite atingos preskaŭ dek miliardojn.

 

    La raporto diris, ke dum la pasintaj 50 jaroj la kresko de la monda populacio reduktiĝis ĉiujare per 2%, kaj ĝis la jaro 2015 la kresko estis 1,2%. La kresko de la monda populacio plu malrapidiĝos kaj stabiliĝos antaŭ la fino de tiu ĉi jarcento. En la jaro 2100 la monda populacio atingos proksimume 11 miliardojn.

 

    La esploristoj rimarkigis, ke malpliiĝo de fekundeco malrapidigis la kreskon. Nun ĉiu virino averaĝe naskas 2,5 bebojn tutmonde, kaj tiu nivelo estas duono de tiu en la jaro 1950. Tamen fekundeco evidente varias en diversaj regionoj tutmonde. Nun landoj kun plej malalta fekundeco estas Portugalio kaj Sud-Koreio, kie ĉiu virino naskas 1,2 bebojn, kaj la lando kun plej alta fekundeco estas Nepalo, kie ĉiu virino naskas 7,6 bebojn.

 

    La raporto prognozis, ke pro sia daŭre alta fekundeco Barato havos la plej grandan loĝantaron anstataŭ Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments