El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en 2015

| 2015-09-11
Bookmark and Share

 

    La 10-an de septembro la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj inaŭguriĝis en Yinchuan, la ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis al la ekspozicio gratulan mesaĝon. Li esprimis varman gratulon al la ekspozicio kaj varman bonvenon al la gvidantoj kaj gastoj el diversaj landoj ĉeestantaj la inaŭguron.

 

    Xi Jinping diris en la mesaĝo, ke la ĉi-foja ekspozicio kun la ĉeftemo "Disvolvi la Spiriton de la Silka Vojo, Profundigi Kunlaborojn inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj" havas gravan signifon por antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj arabaj landoj kaj tiujn inter Ĉinio kaj landoj en aliaj regionoj de la mondo, por intimigi la amikecon inter popoloj de Ĉinio kaj arabaj landoj kaj por levi la nivelon pri praktikaj kunlaboraj interrilatoj.

 

    La inaŭguran ceremonion de la ekspozicio ĉeestis Abdullah II, jordania reĝo, Mohamed Ould Abdel Aziz, maŭritania prezidento, Mohadji Fouad, komora vicprezidento, kaj Wan Gang, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco.

 

    Ĝin ĉeestis ankaŭ 83 ministro-nivelaj ŝtatoficistoj el Ĉinio, Jordanio, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Tunizio kaj aliaj landoj, reprezentantoj de internaciaj organizoj kaj investaj institucioj el 86 landoj kaj regionoj, 30 diplomatoj de 17 landoj kaj unu internacia organizo, reprezentantoj de 93 en- kaj eksterlandaj komercaj asocioj, estroj de 282 grandaj entreprenoj kaj financaj institucioj kaj 78 ĵurnalistoj el 22 landoj.

 

    La Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj estas kune aranĝita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, la Ĉina Konsilio por Akceli Internacian Komercon kaj la Popola Registaro de la Ningxia-a Hujnacia Aŭtonoma Regiono. Ĝi estas grava platformo por antaŭenpuŝi la praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj arabaj landoj kaj por riĉigi la strategian enhavon de la rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments