El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internaciaj opinioj pri la ĉina ekonomio

| 2015-09-11
Bookmark and Share

    La Somera Davos-Forumo en 2015 nun okazas en la urbo Dalian, kaj ĝia ĉeftemo estas "reliefigi la planon de ekonomia kresko". Tio signifas ke en la nomita forumo oni kvinfoje okazigis diskutadon pri tiu ĉi temo. Rimarkinde, ke la ekonomia kreskado estas jam la plej zorgata afero de la mondo. Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, diris en la forumo: "Ĉinio ne estas risko de la monda ekonomio, sed motoro de ĝia kreskado."

 

 

    Klaus Schwab, fondinto kaj prezidanto de la ekonomia forumo, ĉiam tenas fidon al la ĉina ekonomio. Li diris: "Nun mi restas ankoraŭ optimisto, se temas pri la ĉina ekonomio." Li diris, ke altrapida kreskado ne estas longe daŭrigebla. Tio estas ankaŭ decidita de la ekonomia kvanto de Ĉinio.

 

 

    James Laurenceson, vicestro de la Instituto pri Aŭstralia-Ĉinaj Rilatoj sub la Sidneja Universitato de Teknologio, estas kontenta pri la nuna ekonomia situacio de Ĉinio, ĉar sur la makroekonomia nivelo ekvilibras proponado kaj postulado, kaj tio signifas, ke la inflacio kaj la procentaĵo de senlaboreco restas sur akceptebla nivelo.

 

 

    Sekine Eiichi, ĉef-reprezentanto de la Esplor-Instituto Nomura en Pekino, diris, ke kvankam malrapidiĝas kreskado de la ĉina ekonomio, tamen la fundamentaj kondiĉoj por ekonomio ne grave ŝanĝiĝis. Li diris: "La profit-altigo de la ĉinaj tradiciaj industrioj postulas longan tempon, sed la ĉinaj gvidantoj plenforte antaŭenpuŝas transformiĝon de la ekonomio. La kresko de la ĉina ekonomio paŝas al la konsum-direkta vojo, bezonoj pri interreta negocado pluapaŝe grandiĝas, kaj la bazo restas firma."

 

 

    Brendan Ahern, direktoro pri investado de la usona fonduso KraneShares, diris: "Mi ne sentas ke la medio de la ĉina ekonomio trafos sisteman financan riskon en la estonteco." Ĉinio ne nur klopodas por antaŭenpuŝi la ekonomi-strukturan rearanĝon gvidatan de la struktura reformado, sed ankaŭ aktive serĉas novan kresk-forton. Li diris, "Mi havas plenan fidon al la kreskado de la ĉina ekonomio. Mi opinias ke ĉi-jare la ĉina MEP-kresko ankoraŭ tenos la gvidan pozicion, superante la averaĝan kreskon de la mondo."

 

 

    Ĉinio, kiel ĉefa ekonomia ento alte kunfandiĝanta kun la mondo, ĉiam portas sur sia ŝultro la respondecojn kiel evoluanta lando kaj kontribuas al la reprosperigo de la tutmonda ekonomio. Li Keqiang diris, ke la stabila disvolvo de la ĉina ekonomio profitigas la tutan mondon, kaj en la pasinta duonjaro la ekonomio de la lando donis ĉirkaŭ 30% da helpo al tiu de la mondo. La brita ĵurnalo Financial Times publikigis artikolon lastatempe, en kiu oni skribis, ke ĉe la flanko por tiri la kreskon de la monda ekonomio la "ŝarĝoj" de Ĉinio superis tiujn de diversaj aliaj landoj. Laŭ la kalkulo de IMF, en la pasinta jaro la kontribuoj faritaj de Ĉinio estis multe pli grandaj ol tiuj de Usono.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments