El Popola Ĉinio>头条新闻>

Davos-Forumo: Kiel kreskos la ĉina ekonomio?

| 2015-09-11
Bookmark and Share

 

    En la Jarkunveno de Novaj Gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo en 2015 estas grava enhavo, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang parolis pri la ĉina ekonomio kaj transigis signalon al ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj. La ĉi-foja jarkunveno havas la ĉeftemon "Ellabori Novan Planon pri Kreskado". Dum la jarkunveno Li Keqiang kelkfoje menciis la ekonomian situacion de Ĉinio. Li diris, ke la situacio de la ĉina ekonomio estas kvankam nestabila, tamen bona. Li konigis la "novan planon" pri kreskado de la ĉina ekonomio.

 

    1. "Iniciativo kaj kreivo" estas la nova kineta energio por ekonomia kreskado

 

    La nova kineta energio por ekonomia kreskado estas antaŭenpuŝi publikan iniciativon kaj publikan kreivon. De la pasinta jaro ĉiu-tage averaĝe pli ol 10 mil novaj unuoj partoprenis en la ĉina merkato kaj la ekonomia strukturo de Ĉinio ŝanĝiĝas al bona direkto. Ĉinio havas milojn kaj milojn da pioniraj kompanioj. Ili montras al la homoj esperon de la ekonomia disvolvo en la estonteco, partoprenas en praktikado de la nova plano pri kreskado de la ĉina ekonomio kaj pri tiu de la tutmonda. Ili simbolas esperon kaj la estontecon.

 

    2. La situacio de la ĉina ekonomio estas kvankam nestabila, tamen bona

 

    Nuntempe la ĉina ekonomio malrapide kaj stabile disvolviĝas al bona direkto. Laŭ ĝia ĝenerala stato ŝanco superis defion. Ĉinio kapablas realigi la ĉefajn celojn kaj taskojn pri disvolvo de la ekonomio kaj la socio de Ĉinio, kaj fari firman fundamenton por daŭrigebla disvolvado en la estonteco. Nuntempe Ĉinio prenas necesajn reguligajn metodojn kaj Ĉinio havos sufiĉe da kapablo por trakti, se aperus la signo, ke la malkresko de la ĉina ekonomio eble superos la racian amplekson.

 

    3. Ne tro multe emisii monon nek fari fortan stimulon

 

    Dum la lastaj jaroj, Ĉinio havis premforton de la malkreskado de ĝia ekonomio. Malgraŭ tio, Ĉinio ne tro multe emisiis monon nek faris grandskalan fortan stimulon. Ĝi fortigis la ekonomian viglecon per reformado. Tio ne nur stabiligis la ekonomion, sed ankaŭ faris preparon por plua reguligado.

 

    4. Evitis sisteman financan riskon

 

    En la pasintaj junio kaj julio okazis eksterordinara fluktuado de la kapitala merkato de Ĉino, speciale tiu de la akcia merkato. Sekve de tio ĉinaj departementoj prenis rilatajn metodojn por stabiligi la merkaton kaj preventi grandigon de la rizo. La faro de Ĉinio ne estas por anstataŭi aŭ malfortigi la funkcion de la merkato. Tio konformas al internacia regularo kaj al la stato de Ĉinio.

 

    5. Renminbi ne daŭre malplivaloriĝos

 

    La ĉina ekonomio funkcias inter raciaj ampleksoj. La deviza rezervo de Ĉinio estas abunda, kaj la favora komerca saldo kreskas. Tio montras, ke la valuta kurzo de Renminbi povas teni fundamentan stabilecon sur racia kaj ekvilibra nivelo. Ĉinio ne esperas stimuli eksporton per malplivaloriĝo de Renminbi, ĉar tio ne konformas al la direkto de struktura reguligado.

 

    6. Disvolvo devas esti kunkvalita, kunprofita kaj daŭrigebla

 

    Disvolvo estas malmola principo kaj estas bazo kaj ŝlosilo por solvi la ĉinajn aferojn. Tamen disvolvo devas esti scienca, kunkvalita, kunprofita kaj daŭrigebla. Nuntempe Ĉinio ĉiuflanke profundigas reformadon, rapide antaŭenigas strukturan reformadon, praktikas la strategion pri akcelo de disvolvo per kreivo, kaj penadas por plene ekspluati potencialan forton de la ekonomia kreskado por ke la ĉina ekonomio tenu mez- kaj grand-rapidecan kreskadon kaj marŝu al meza kaj alta nivelo.

 

    7. Grandigi internacian kunlaboron en produkto-kapablo

 

    Ĉinio proponis konstrui "Unu Zonon kaj Unu Vojon" kaj fari internacian kunlaboron en produkto-kapablo. Tio estas por plue grandigi malfermon de Ĉinio, remodli pli ekvilibran industrian ĉenon de la tuta mondo utilantan al ludo de avantaĝoj de diversaj landoj, konstrui la toreleman kaj kune progresan komunumon de interesoj por reciproka profito kaj komuna gajno.

 

    8. La ĉina ekonomio havas sufiĉe da apogiloj

 

    La ĉina ekonomio havos belan estontecon. Tio ne signifas nerealan optimismon. La ĉina ekonomio havas bazon, kondiĉon, movforton, grandegan potencialan forton kaj internan tenacecon. Nuntempe la ĉina popolo luktas por realigi la celon finkonstrui la ĉiuflankan bonhavan socion en la jaro 2020. Tio certe kondensos la grandegan forton de la ĉina socio.

 

Redaktoroj: Zhang Xiaotong kaj Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments