Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Pri kio parolos Xi Jinping kaj Barack Obama dum la renkontiĝo en septembro? (I)

| 2015-09-14
Bookmark and Share

 

    En septembro de la kuranta jaro Xi Jinping ĉeestos la memorigan ceremonion por la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste li faros ŝtataferan viziton al Usono. Tio estos lia unua ŝtatafera vizito al Usono post la prezidantiĝo. Pri kio parolos Xi Jinping kaj Barack Obama dum la renkontiĝo?

 

    Fono: en 2015, la du ŝtatestroj dufoje parolis telefone kaj interkonsentis pri la renkontiĝo en septembro

 

    Laŭ invito de usona prezidento Barack Obama , ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la unua en la 11-a de februaro, 2015. La du ŝtatgvidantoj reciprokis bondezirojn por la komenciĝo de la nova jaro, kaj interkonsentis pri antaŭenigo de la konstanta kaj sana disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en la alveninta jaro por plie progresigi konstruadon de la nov-tipaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    Xi Jinping diris ke dum la pasinta jaro li plurfoje profunde konversaciis kun Barack Obama. Ili venis en akordon pri disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj koncernaj al la paco kaj al la disvolviĝo. Xi Jinping ankaŭ rimarkigis, ke li atendas daŭrajn strategiajn interŝanĝon kaj dialogon kun prezidento Barack Obama. La du flankoj devas respekti kaj konsideri reciprokajn kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de ambaŭ landoj. Ĉinio esperas ke Usono faros atenton al zorgemo de Ĉinio pri la temoj pri Taiwan kaj Tibeto, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne renkontu ne necesajn obstaklojn.

 

    Barack Obama diris, ke li multfoje esprimis sian opinion ke la sukcesoj de Ĉinio estas konformaj al la interesoj de Usono. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio atingis historian progreson en 2014. Usono volas teni la disvolvan situacion de la dulandaj interrilatoj surbaze de la nunaj cirkonstancoj, plifortigi pragmatan kunlaboron en komerca kaj aliaj kampoj, kune trakti regionajn kaj tutmondajn defiojn kaj bone superregi diverĝojn de la du landoj. Siatempe Barack Obama invitis Xi Jinping fari ŝtataferan viziton al Usono en septembro, kiam la lasta ĉeestos al la memoriga ceremonio por la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. Xi Jinping akceptis lian inviton, kaj la du ŝtatestroj konsentis multamplekse prepari por sukceso de la renkontiĝo de la du flankoj.

 

    Denove laŭ invito de Barack Obama, Xi Jinping telefone interparolis kun la unua en la 21a de julio, 2015, kaj ree menciis sian ŝtataferan viziton al Usono en septembro, 2015. Xi Jinping substrekis, ke ĝenerale dirite la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono bone evoluas: la du landoj daŭrigas intimajn interŝanĝojn, stabile antaŭenigas pragmatajn kunlaborojn en diversaj kampoj, tenas oftan komunikadon kaj striktan kunordigon pri gravaj aferoj internaciaj, regionaj kaj tutmondaj. Kun penaj klopodoj de ambaŭ flankoj, gravajn fruktojn atingis la 7-a strategia kaj ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono kaj la 6-a altnivela interkonsiliĝo pri kulturaj interŝanĝoj de la du landoj. Laŭ invito de usona prezidento Barack Obama, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Usono en ĉi tiu septembro. Xi diris, ke li klopodos kune kun Barack Obama tra la vizito por plibonigi interkomprenon de la du landoj, pliintimigi la amikecon inter la du popoloj, plivastigi kunlaborojn de la du flankoj en diversaj kampoj.

 

    Barack Obama diris, ke la usona popolo kaj li mem bonvenigas ĉinan prezidanton Xi Jinping al Usono en ĉi tiu septembro. La du flankoj estas en serioza preparado por tiu grava renkontiĝo. Dum la venontaj tagoj, Usono aktive konsultos la ĉinan flankon por garantii ke la intervidiĝo de la ŝtatestroj de ambaŭ landoj donu fruktojn.

 

Redaktoroj: Chen Ji kaj Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments