La Korea Respubliko petos enmeti historiajn materialojn pri perforta varbado de laboristoj fare de Japanio en la nomliston de la mondaj memorigaj heredaĵoj

| 2015-09-14
Bookmark and Share


Laboristoj perforte varbitaj de Japanio dum la Dua Mondmilito

 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Yonhap en la 13-a de septembro, la Korea Respubliko preparas por enmeti historiajn materialojn pri perforta varbado de laboristoj fare de Japanio sur la korea duoninsulo en la nomliston de la mondaj memorigaj heredaĵoj. Nuntempe la Korea Respubliko kolektis 336 797 rilatajn dokumentojn, fotojn kaj aliajn materialojn por prezenti al la Departemento de Kulturaj Heredaĵoj de la Korea Respubliko. Laŭplane la departemento elektos 2 el la 12 prezentitaj projektoj en oktobro de la kuranta jaro kaj oficiale petos la mondan memorigan heredaĵon de Unesko antaŭ la 31-a de marto 2016.

 

    Laŭ rilata procezo, la Internacia Konsultiĝa Komitato de Unesko faros taksadon de la projektoj prezentitaj de diversaj landoj en junio aŭ julio de 2016 kaj rekomendos plej taŭgajn projektojn al la ĝenerala direktoro de Unesko. Se la peto estos aprobita la projekto fariĝos la 3-a Monda Memoriga Heredaĵo de la Korea Respubliko pri moderna historio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments