【音乐MV】En Bona Espero
Teksto de William Auld
Muziko de Ĵomart
Kolibro paŭzas antaŭ magnolio.
Balenomont' serenas super ĉio.
Venteto freŝa tra l'folioj blovas.
Cent metrojn for la univers' senmovas.
Akveroj el ŝprucil' arĝentas dance,
Dum en hamak' mi lulas min balance.
Kaj jen altrotas mulo laŭ la pado:
Alvenas lakto por la kuirado.
Ĉi tie regas paco kaj trankvilo:
La infanetoj ridas kun facilo,
Ĉar el la hejmgemastroj am' radias,
Sub verda flago orfoj familias
Aĥ, for la ungoj, stultaj mondregantoj,
Vi kvazaŭdiaj kvazaŭhomgigantoj,
Kun via politiko katastrofa!
Nanigas vin ĉi loko zamenhofa!
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments