El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trezoroj eksponataj en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino

| 2015-09-14
Bookmark and Share


Parto de la pentraĵo Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo

 

    Tiu ĉi jaro markas la 90an datrevenon de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino. La 8an de septembro en la haloj Wuying kaj Yanxi de la muzeo inaŭguriĝis la speciala ekspozio de artaj verkoj registritaj en Shi Qu Bao Ji (Trezora Kesto de Ŝtona Kanalo) kadre de serio da ekspozicioj por celebrado de la 90a datreveno de la muzeo. Entute 283 kaligrafioj kaj pentraĵoj kun alta kvalito estas prezentataj. Tio estas malofta en la Muzeo de la Imperiestra Palaco kaj eĉ en aliaj muzeoj tutlande.

 

    La ekspozicio altiris multajn vizitantojn en preskaŭ unu semajno depost la malfermo, kaj la vizitantoj devis atendi maksimume ses horojn ekster la Halo Wuying.

 

    Respondeculo de la muzeo malkaŝis, ke pro entuziasmo de la vizitantoj la muzeo planas denove ekspozicii kaligrafiojn kaj pentraĵojn sub la temo de "Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo" en la jaro 2020, okaze de la 600-jara jubileo de finkonstruo de la Malpermesita Urbo.

 

    Krom la pentraĵo Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo farita de Zhang Zeduan en la Norda Song-dinastio, oni povas apreci ankaŭ aliajn trezorojn, ekzemple Leteron al Boyuan faritan de Wang Xun en la Orienta Jin-dinastio, Pentraĵon de Printempo faritan de Zhan Ziqian en Sui-dinastio, Rakontaron de Virtaj Virinoj faritan de Gu Kaizhi en la Orienta Jin-dinastio (repliko de Song-dinastio) kaj replikon de Prefaco al Poemoj Verkitaj en Orkidea Pavilono faritan de Feng Chengsu en Tang-dinastio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments