El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis la eksperimentan sateliton de telekomunika teknologio n-ro 1

| 2015-09-14
Bookmark and Share


Lanĉata la eksperimenta satelito de telekomunika teknologio n-ro 1

 

    Je la 23-a horo kaj 42 minutoj de la 12-a de septembro en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro, Ĉinio lanĉis la eksperimentan sateliton de telekomunika teknologio n-ro 1 per la transporta raketo Changzheng-3B. Ĝi estas la unua satelito lanĉita de Ĉinio por fari eksperimenton pri telekomunika teknologio kaj ĝi faros eksperimentojn pri larĝ-benda telekomunika teknologio de la frekvenco-bendo Ka. Tio estas la 208-a flugo de la transporta raketo Changzheng.

 

    La telekomunikado de satelitoj estas uzata en L, S, C, Ku, Ka kaj aliaj frekvenco-bendoj. Nuntempe la orbitaj pozicioj de sinkronaj satelitoj en ekvatoro preskaŭ estas okupitaj de diversaj landoj. La frekvenco de la frekvenco-bendoj C kaj Ku estas multe uzitaj. La laborkampo de la frekvenco-bendo Ka estas pli vasta ol tiuj de la frekvenco-bendoj C kaj Ku. La frekvenco-bendo Ka havas vastan uzado-perspektivon en modernaj militaj aferoj kaj en civila telekomunikado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments