Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Pri kio parolos Xi Jinping kaj Barack Obama dum la renkontiĝo en septembro (III)

| 2015-09-15
Bookmark and Share

    Internaciaj okazaĵoj: Ĉinio kaj Usono devas fortigi interkomunikadon kaj kunordigon

 

    2013: teni pacon kaj akceli interparolojn

 


La 6-an de septembro 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Barack Obama en Sankt-Peterburgo. (Foto de Huang Jingwen el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La 6-an de septembro 2013 en la intervidiĝo en Sakt-Peterburgo Xi Jinping kaj Barack Obama interŝanĝis siajn opiniojn pri la situacio de la korea duoninsulo. Xi Jinping emfazis, ke por teni pacon kaj stabilecon de la regiono kaj aktive akceli la traktadon pri paco de la regiono la ĉina flanko firme strebis por la sennukleigo de la korea duoninsulo. Li esprimis la deziron, ke la koncernaj flankoj kune klopodu por reveni al la starpunkto de la komuna deklaro subskrita en la 19-a de septembro 2005 por kiel eble plej frue reokazigi la ses-flankan intertraktadon. Barack Obama ree emfazis sian la starpunkton por la sennukleigo, kaj laŭdis la lastatempan pozitivan klopodon fare de la ĉina flanko. Siaflanke li esprimis la deziron teni la interkomunikadon kaj kunordigadon kun la ĉina flanko. Pri la siria problemo Xi Jinping priparolis la principan starpunkton de la ĉina flanko kaj emfazis, ke oni devas firme teni la du principojn por la observado de la internacia juro kaj reguloj de internaciaj rilatoj, kaj ne-uzado de kemiaj armiloj. Tiuflanke la unika elirvojo estas politika solvado. Barack Obama prezentis koncernan starpunkton de Usono kaj sian deziron teni interkomunikadon kun la ĉina flanko.

 

    En 2014, daŭrigi la interparolojn en malferma etoso

 

    La 10-an de marto 2014 Xi Jinping telefonis al Barack Obama. La antaŭa diris: "La situacio en Ukrajno estas kompleksa, kaj nuntempe teni sinregadon kaj trankvilon fariĝis urĝa tasko por eviti eskaladon de la situacio." Li diris ankaŭ, ke la ĉina flanko kun malferma sinteno traktas tiujn proponojn kaj projektojn, kiuj efike helpos al mildigo de la situacio kaj Ĉinio deziras teni interkomunikadon kun la usona kaj aliaj flankoj. Li diris: "Oni devas persisti en solvado de la krizo tra politika kaj diplomatia kanaloj." Barack Obama esprimis sian konsolon al Ĉinio pri la kontakto-perdiĝo de MH370 kaj kondolencis al la viktimoj de la atako en Kunming de Yunnan-provinco.

 


La 24-an de marto 2014 la intervidiĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Barack Obama. (Foto de Ju Peng el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La 24-an de marto Xi Jinping intervidiĝis kun Barack Obama en Hago. Tie Xi Jinping diris, ke la unika kaj ĝusta vojo por solvi la nuklean problemon en la korea duoninsulo estas interparoli por atingi interkonsenton. Nuntempe la urĝa afero estas refunkciigi la ses-flankan interparoladon por realigi la taskojn de la komuna deklaro en la 19-a de septembro 2005. Barack Obama prezentis la usonan starpunkton kaj esprimis sian admiron al la konstrueca klopodo fare de Ĉinio pri akcelado de refunkciigo de la intertraktado. Xi Jinping ripetis la opiniojn kaj starpunkojn de Ĉinio pri la ukrajna problemo, kaj emfazis, ke la ĉina flanko delonge tenas justan kaj objektivan sintenon por antaŭenigi la solvon de la problemo tra politika kanalo kaj tio konformas al la interesoj de diversaj flankoj. Barack Obama donis la opinion de Usono, ke Usono konsentis la starpunkton kaj principon de la ĉina flanko, respektas la ĉinan rolon kaj deziras teni interkomunikadon kaj kunlaboron kun la ĉina flanko.

 

    La 14-an de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo, Xi Jinping telefone interparolis kun Barack Obama. Tiam la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la nuklea problemo en Irano. Xi Jinping diris, ke la traktado de la nuklea problemo de Irano enorde iras, tamen ankoraŭ restas malfaciloj. La ĉina flanko esperas, ke diversaj flankoj kiel eble plej klopode atingos plenampleksan interkonsenton. La ĉina flanko deziras fortigi interkomunikadon kaj kunordigadon por instigi diversajn flankojn por kiel plej frue atingi tutflankan kaj stabilan solvan interkonsento. Barack Obama prezentas la starpunkton de la usona flanko, admiris la gravan kaj konstruecan rolon de Ĉinio kaj esprimis sian volon teni interkomunikadon kaj kunlabori kun la ĉina flanko.

 

    Reciproki donacojn kaj salutojn

 


Invitite de Peng Liyuan, Michel Obama faris 7-tagan viziton al Ĉinio, kiu komenciĝis de la 20-a de marto 2014.

    La 20-an de marto 2014 invitite de s-ino Peng Liyuan, la edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, Michel Obama, la edzino de usona prezidanto Barack Obama vizitis Ĉinion por sep tagoj. Michel, akompanata de sia patrino s-ino Robinson, filinoj Maria kaj Sasha kaj ataŝeo vizitis la urbojn Pekino, Xi'an kaj Chengdu.

 

    En la 24-a de marto 2014 kiam Xi Jinping intervidiĝis kun Barack Obama en Hago, Xi Jinping diris, ke li kaj lia edzino havis tre ĝojigajn interparolojn en Pekino kun Michel Obama, la edzino de Barack Obama, kun s-ino Robinson, lia bopatrino, kaj kun la du filinoj Maria kaj Sasha. Xi Jinping aldonis, ke nun ili ankoraŭ vojaĝas en Ĉinio, kaj ke li kredas, ke por ili la vojaĝo estas amikeca, ĝojiga kaj neforgesebla. Barack Obama diris, ke li telefone informiĝis, ke ili estas ĝojaj en Ĉinio. Li diris: "Mi kaj miaj familianoj dankas prezidanton Xi kaj s-ino Peng Liyuan pro la invito kaj kompleza regalado."

 

    Do, jen, iliaj interparoloj temas ne nur pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, internaciaj aferoj, sed ankaŭ pri privataj interrilatoj. Plej kredeble ankaŭ ĉi-foje ili priparolos similajn aferojn.

 

Fonto: Konto de WeChat "Lerna Grupo"

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments