Ĉina revo kaj usona revo de ĉino (I)

| 2015-09-15
Bookmark and Share

 

    La plenuma prezidanto de la Ĉina Asocio de Iovao de Usono Yan Xiaozhe naskiĝis en Changchun en la jaro 1962. Li ekstudis en la Iovaa Universitato en la jaro 1991 kaj akiris magistrecojn pri komputila inĝenieristiko kaj sociologio. Diplomite, li laboris en la sekcio pri natura medio en la iovaa registaro ĝis la jaro 2011. Nun li respondecas pri kunlaboro kun Ĉinio en agrikultura tekniko en la Internacia Kompanio Square.

 

    En la universitato li komencis partopreni en komunuma servo. Tiam neniu ĉino iris al flughaveno por akcepti alvenantajn novajn studentojn el Ĉinio, dum baratanoj tion bone faris. Li iris al la universitata oficejo pri internacia akcepto, kaj solvis la problemon. Tio faciligis la vivon al multaj ĉinaj studentoj. Li akiris subtenojn de multaj homoj, sed ne estis komprenita de iuj. Ĉiuj deziris ricevi helpojn de aliaj, tamen multaj ne komprenis por kio utilas tia komunuma servo.

 

    Indiferenteco al publika servo estas la ĝenerala sinteno de ĉinoj en Usono. Laboranto el la oficejo de internacia akcepto jene vortumis sian impreson pri ĉinaj studentoj: ili bone studas, kaj akiras bonajn rezultojn en studado, tamen ili ne entuziasmiĝas pri publika servo aŭ helpo al aliaj. Yan decidis ŝanĝi tian staton.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments