El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la Ĉina-Hungara Forumo pri Arto kaj Komunikado por 2015 en Pekino

| 2015-09-15
Bookmark and Share


Zhou Mingwei faras salutparolon.

 

    La 14-an de septembro okazis en Pekino la ĉi-jara Ĉina-Hungara Forumo pri Arto kaj Komunikado. La forumo okazis kun la komuna subteno de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj la Konsilio pri Mediato de la Ŝtata Buroo pri Mediato kaj Komunikado de Hungario, kaj estis organizita de El Popola Ĉinio (EPĈ).

 


Chen Shi prezidas la forumon.

 

    Prezidis la forumon Chen Shi, vicĉefredaktoro de ĈIEG kaj prezidanto de EPĈ. Al la forumo ĉeestis pli ol 70 personoj, inkluzive de Zhou Mingwei, prezidanto de ĈIEG, Tamas Kollarik kaj Ágnes Vass, membroj de la supre menciita hungara konsilio, Tamas Gergely Kucsera, ĝenerala sekretario de la Hungara Akademio pri Artoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj, reprezentantoj de kulturaj kaj artaj rondoj, specialistoj kaj raportistoj.

 


Tamas Kollarik en prelego

 

    Zhou Mingwei esprimis sian esperon, ke ambaŭ flankoj bone kaptos la ŝancon por interŝanĝoj liveritan de la forumo, kaj ke la ĉeestantoj interŝanĝu siajn opiniojn por pluapaŝe disvolvi la kulturajn interŝanĝojn de la du landoj kaj pligrandigi la amikecon, komunan konon kaj kunlaborojn por kune antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn. Tamas Kollarik klarigis la situacion de disvolviĝo de hungaraj amaskomunukiloj kaj plene konsentis kun Zhou Mingwei pri lia propono por la pligrandigo de interŝanĝoj de ambaŭ landoj.

 


En la kunvenejo de la forumo

 

    La ĉeestantoj faris diskutojn pri "Komunikado de nova mediato en la epoko de video", "Mediato kaj la protektado de infanoj", "Financa subteno al la produktado de mediata enhavo" kaj aliaj temoj. La invititoj de ambaŭ flankoj samopiniis dirante, ke la perspektivo de kunlaboro inter la amaskomunikiloj de la du landoj estas vasta, kaj ke ili esperas pli da fruktoj de la projektoj por diversaj interŝanĝoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments