El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua komuna ekzercado inter Ĉinio kaj Malajzio

| 2015-09-15
Bookmark and Share


Ekveturis la ŝiparo de la Ĉina Mararmeo

 

    La 12-an de septembro, la militŝiparo de la Ĉina Mararmeo ekveturis de Hunan-provinco por partopreni en la komuna milit-ekzercado inter Ĉinio kaj Malajzio.

 

    La ekzercado "Paco kaj Amikeco -- 2015" okazos de la 17-a ĝis la 22-a de septembro ĉe la Malaka Markolo kaj marareo proksime al ĝi. La ĉi-foja ekzercado enhavos komunan eskortadon, komunan serĉadon kaj savadon, komunan helpadon al rabokaptitaj ŝipoj, praktikan uzadon de armiloj, humanisman helpon kaj agadojn por redukti katastrofojn.

 

    Laŭ la postulo de la ekzerca tasko, Ĉinio kaj Malajzio fondos komunan komandejon por gvidi fortojn el la armeoj tera, mara kaj aera, kiuj partoprenos en la ekzercado. Por la ekzercado Ĉinio sendis 1 160 homojn, 2 destrojerojn, 1 hospitalan ŝipon, 4 transportajn aviadilojn kaj 3 ŝipo-portatajn helikopterojn. Tio estos la unua komuna ekzercado inter armeoj ĉina kaj malajzia.

 

    Hu Weihua, komandanto de la ŝiparo de la Ĉina Mararmeo, diris: "La ĉi-foja ekzercado celas profundigi ĉiu-flankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Malajzio, intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la du armeoj en defendo kaj levi kapablojn de la du flankoj por kune trakti minacojn pri sekureco kaj kune konservi regionan mar-sekurecon."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments