Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Ole-papera ombrelo de Fenshui, Sichuan-provinco, Ĉinio

| 2015-09-16
Bookmark and Share

 

    Ombrelo estas ordinara bezonaĵo de homoj, kaj por ĝi ekzistas diversaj far-manieroj. En Ĉinio ĝi povas esti unu el la plej belaj metiartaĵoj. Ole-papera ombrelo estas tradicia metiartaĵo de la nacio Han, kaj longan historion havas precipe tiu-tipa ombrelo farita en Fenshui de la urbo Luzhou en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Tiu ĉi metiarto havas la honoron esti nomata "vivanta fosilio de ombrel-farado en la ĉina folkloro". En 2008 ĝi fariĝis ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo.

 

 

 

 

    Oni elektas bambuojn kun taŭgaj malmoleco kaj elasteco, kaj sekve sunumas ilin por sekigo. La skeleto de la ombrelo estas farita el dissegitaj bambu-vergoj, kiujn oni prilaboras per diversaj manieroj: glatigo, kreado de truetoj, kunligado per fadenoj kaj simile. Sekve per ŝtongravuro oni reproduktas koloran desegnaĵon sur papero, gluas la paperon sur la skeleto, kaj lakas la paperon per oleo farita el semoj de aleŭrito. Fine, koloraj silkfadenoj kunligas la tutan skeleton kaj tenilo estas alligita al ĝi.

 

 

 

 

    Sur la papero de la ombrelo troveblas belaj manfaritaj pentraĵoj de metiartistoj, kiuj temas ekzemple pri floro, birdo, homfiguro, pejzaĝo kaj tiel plu. La aleŭrita oleo estas natura oleo speciale prilaborita, kaj pro tio la ombrelo povas ŝirmi homojn kontraŭ ultraviolo. Krome ĝi malfacile krevas, velkas aŭ difektiĝas. La ombrelo estas longe uzebla kaj utilas al medi-protektado.

 

 

 

    Tia ole-papera ombrelo estas tradicia kontraŭpluva ilo en Ĉinio, kaj jam antaŭ pli ol mil jaroj ĉinoj ekuzis ĝin. La urbo Luzhou situas inter la baseno de Sichuan kaj la altebenaĵo de Yunnan kaj Guizhou, kaj tie ofte pluvas kaj abunde kreskas bambuoj. Tiel, en la urbo produktiĝas la fama ombrelo de pli ol 400 jaroj.

 

    Bonvole klaku la ligilon por ĝui la muzikan retgazeton pri la artikolo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments