El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina-Tokia Forumo okazos en oktobro

| 2015-09-16
Bookmark and Share


La 29an de septembro 2014 en Tokio okazis ceremonio de la subskribo de kadra interkonsento pri kunlaboro de la Pekina-Tokia Forumo por la venonta jardeko (2015-2024). Prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo Zhou Mingwei kaj reprezentanto de Genron Toshihiro Soejima subskribis interkonsenton pri kunokazigo de la forumo en la venontaj dek jaroj.

 

    La 11a Pekina-Tokia Forumo okazos en la lasta tagdeko de oktobro. La du-taga forumo publikigos Komunan Konsenton de Pekino en sia lasta tago.

 

    La forumo estos iniciatita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Genron NPO, japana neprofitcela organizo. La temo estos "malfaciloj, kiujn oni devas venki, kaj rimedoj, kiujn oni devas alpreni, por disvolvi longedaŭrajn kaj sanajn ĉina-japanajn rilatojn", kaj la subtemo estos "nova estonteco de Azio kaj la roloj, kiujn Ĉinio kaj Japanio devas ludi". Krome estos subforumoj de la du flankoj kaj diplomatio, ekonomio kaj komerco, sekureco, amaskomunikila kulturo kaj speciala dialogo.

 

    La forumo fondita en la jaro 2005 estas platformo por interŝanĝoj inter ĉinaj kaj japanaj elitoj. Ĝi estis kunstarigita de la ĉina gazetara rondo, la ĉina akademia rondo kaj japana neregistara organizo por akceli disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio akceli reciprokan komprenon inter la du landoj. La ĉeestantoj venas de rondoj politikaj, komercaj, akademiaj kaj amaskomunikaj de la du landoj.

 

    Laŭ la interkonsento atingita en la lasta forumo, en la venontaj dek jaroj laŭ la spirito preni historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon la du flankoj per neregistaraj dialogoj klopodas por venki la malfacilojn alfrontatajn de la duflankaj rilatoj, solvi la problemojn inter la du landoj, kunigi kaj konservi pozitivan energion por longedaŭra kaj sana disvolvado de la rilatoj inter la du landoj, faros la forumon pli forta kaj influa platformo de dialogo, kaj kontribuos al sana medio de popolopinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments