Ĉinio kaj Usono kune konservu la pacon

| 2015-09-16
Bookmark and Share


La fotoekspozicio "Justeco kaj Paco" fotita de Han Xianyang

 

    Antaŭ nelonge la ĉefa ĵurnalo de Usono USA TODAY aperigis la artikolon "Ĉinio kaj Usono kune konservu la pacon" verkitan de Cui Tiankai, ambasadoro de Ĉinio en Usono.

 

    En la artikolo Cui konigis, ke la granda nigra-blanka foto, kiu staras en la mezo de la halo de la ambasadorejo de Ĉinio en Usono, allogis al si rigardojn de la vizitantoj. Tiu foto farita dum la Dua Mondmilito montras, ke iu juna usona armeano kaj ĉina knabo estas en tranĉeo kun kolombo de paco en la manoj respektive.

 

    Cui skribis, ke la foto atestis la historion kune kreitan de la ĉina kaj usona popoloj. Dum la milito plej sanga en la historio, diverslandaj popoloj solidariĝis kaj venkis faŝismon, kaj pro tio ili suferis de grandega perdo je vivoj kaj posedaĵoj. Oni devas firme memori ke la paco kaj justeco neniam estas senpagaj.

 

    Cui skribis ankaŭ, ke Pekino okazigis memorigajn aktivaĵojn celebre al la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiu de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo. Per tio oni memorigis ne nur martirojn, sed ankaŭ glorojn pri tio, ke justeco venkis maljustecon. Tiuj gloroj apartenas al Ĉinio, ankaŭ al Usono kaj la landoj de la mondo, kiuj amas la pacon. Ĉinio neniam forgesos la historion pri kuna luktado de Ĉinio kaj Usono, kaj dankas Usonon pro ĝia kontribuo por subteni la Rezistmiliton de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio. La memorigajn aktivaĵojn ĉeestis ankaŭ usonaj amikoj inkluzive de veteranaj soldatoj.

 

    Cui Tiankai konfesis, ke inter Ĉinio kaj Usono estas multaj diferencoj. Tamen li opinias, ke tiuj diferencoj ne influos la komunan internacian devon de la du flankoj, nek ĝenos reciprokajn kunlaborojn en diversaj kampoj. Ĉinio kaj Usono devas superi malakordojn, kune penadi por konservi la kernan valoron kaj fundamentan kadron de la internacia ordo post la Dua Mondmilito kaj firme oponi kontraŭ la agoj por nei kaj defii la rezultojn de la Dua Mondmilito. La du landoj devas ludi siajn avantaĝojn, esplori intensigon de reciprokaj kunlaboroj kaj ellabori novajn metodojn pri regado de la tuta terglobo. La du landoj akiris rimarkindajn atingojn en kunlaboroj pri traktado de la klimata ŝanĝo kaj pri tiu de la epidemio Ebola. Post kelkaj tagoj ĉina prezidanto Xi Jinping veturos al Usono por fari ŝtataferan viziton. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝos opiniojn pri la internacia ordo kaj pri aliaj temoj.

 

    En la lasta parto de la artikolo, Cui Tiankai skribis, ke la juna usona soldato sur la foto eble ne imagis, ke la amikeco inter li kaj la knabo el malproksima vilaĝo de Ĉinio transigis la tempon kaj la spacon. Ĉinio kaj Usono devas kiel antaŭ 70 jaroj daŭre penadi kune kun aliaj partneroj en la internacia socio por konservi kaj perfektigi la internacian ordon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments