El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Konkurso de la Monda Velada Pokalo

| 2015-09-16
Bookmark and Share

 

    Por akiri la rajton partopreni en la Olimpikoj en 2016, veladistoj el diversaj landoj nun ĉeestas la Konkurson de la Monda Velada Pokalo, kiu okazas en la urbo Qingdao, orienta Ĉinio, de la 14-a de septembro ĝis la 20-a de septembro.

 

 

    Estas 10 programeroj en la konkurso, kaj ĝin ĉeestas preskaŭ 300 sportistoj el 37 landoj, inkluzive de Ĉinio, Britio kaj Usono. Kiel poento-akumula konkurso antaŭ la Olimpikoj en 2016, la ĉi-foja konkurso liveras bonegan okazon al sportistoj el Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj kaj regionoj, kiuj volas partopreni en la Olimpikaj Ludoj venontjare.

 

 

    Ne estas malfacile trovi famajn sportistojn en tiu ĉi konkurso. Ili estas olimpikaj ĉampionoj kaj tiuj de la monda velada konkurso. La nombro de la ĉeestantoj jam superas tiun de la antaŭaj konkursoj kaj la konkurso aspektas ĉi-foje multe pli internacia ol antaŭe.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments