Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Mia unua eksterlanda plumamikino

| 2015-09-17
Bookmark and Share

de WEI SHAN (Montego)

 

    Mi ekuzis Esperanton por internacia korespondado post mia sesmonata lernado de la lingvo. En la jaro 1979 mi lernis ĝin per korespondado ĉe la Xinhua-a Koresponda Esperanto-Lernejo de la urbo Guizhou. Tiel mi eniris en la pordon de Esperantujo. Sekve mi akiris iom da kono pri la gramatiko de la lingvo kaj regis pli ol mil vortoj. Laŭ la diro de spertaj esperantistoj, la internacia korespondado estas unu el la plej efikaj rimedoj por altigi la nivelon de Esperanto, kaj ankaŭ ŝparvojo por praktiki Esperanton kaj teni ĝian nivelon. Do mi decidis prove korespondi en Esperanto. Mi pensis, ke tiel, unue, mi povos praktike ekzameni la rezulton de mia lernado; due, mi povos scii, ĉu Esperanto estas vere aplikebla en la vivo; trie, tio povos alporti iom da ŝanĝo al mia vivo. Do mi serĉis en kelkaj Esperantaj revuoj liston de esperantistoj kiuj volas korespondi kun alilandanoj. En la listo estis montritaj nomo, aĝo, nacio, sekso, hobioj kaj postuloj al la korespondemuloj. Mi opiniis, ke mi korespondu unue kun poloj, ĉar Zamenhof vivis en Pollando. Do, mi elektis unu polan knabinon kiel mian unuan plumamikinon. Ŝi nomiĝis Barbara, kaj laboris kiel flegistino en la pola urbo Toruń.

 


Foto de Barbara

 

    En la unua letero sendita al Barbara mi priskribis miajn vivresumon, hobion kaj iujn naturajn kondiĉojn de mia loĝloko. Mi ankaŭ sciigis ŝin, ke mi estas komencanto de Esperanto, kaj vere volas amikĝi kun eksterlandaj esperantistoj per la internacia lingvo kiel ponto kaj ligilo. Mi krome aldonis, ke mi celas konstrui amikecon kun eksterlandanoj kaj interŝanĝi kun ili informojn por pli bone kompreni la mondon kaj antaŭenigi amikecon inter diversnaciaj esperantistoj. Finskribinte la leteron mi skribis mian adreson ĉinlingve sur peco da papero por oportunigi ŝian respondon, kaj ŝovis ĝin en la koverton. Tion mi faris ĉar ĝi estis la unua internacia komunikaĵo, kiun mi skribis en Esperanto, kaj Barbara estis fremdlandano kiu sciis nenion pri Ĉinio. Mi volis ricevi la respondon kiel eble plej rapide.

 

    Post la forsendo, ĉiutage mi maltrankvile atendadis la respondon. Sed pasis dek tagoj... dudek tagoj... unu monato... eĉ du monatoj, kaj mia letero ŝajnis kiel ŝtono falinta en la maron. Mi devis iri al la leterkesto ĉiutage, sed ĉiufoje mi reiris kun malespero. Mi preskaŭ tute perdis la paciencon.

 

    En iu posttagmezo, kiam mi reiris hejmen de laborejo, preskaŭ rutine mi rigardis en la leterkeston... Ha! Iu aerpoŝtaĵo kuŝas en la leterkesto! Mi rapide ĝin eltiris kaj rigardis. Ĝi estis ĝuste la responda letero, kiun Barbara sendis al mi, kaj pri kiu mi pripensadis tage kaj nokte. Mi ne povis atendi plie kaj tuj kuris supren laŭ la ŝtuparo.

 

    Mi malfermis la koverton kaj legis la leteron. Ŝi skribis: "Kara ĉina amiko, vi devas esti tiel maltrankvile atendanta, tiu letero jam estas la tria letero kiun mi sendas al vi. La unua kaj la dua leteroj revenis de Ĉinio, sed mi persiste provas respondi al vi. Mi kredas ke vi certe ricevos mian leteron. Ajna malfacilaĵo ne ĉesigos la amikecon inter ni esperantistoj. Ĉi-foje mi metis vian ĉinlingvan adreson sur la koverto, kaj mi certas ke vi finfine ricevos mian leteron..." Mi komprenis, ke la poŝtoficistoj, kiuj ne konas Esperanton ne povis sendi la leteron al mi kaj ilin resendis, kaj tio maltrankviligis min dum tiom da tagoj.

 

    La letero de Barbara ankaŭ konigis al mi la situacion de ŝia urbo kaj tiun de la loka Esperanto-movado. Barbara skribis, ke ŝi volas longdaŭre komunikadi kun mi, interŝanĝi informojn kaj helpi unu la alian, ĉar tio estas niaj etaj kontribuoj al la popularigo de Esperanto. Kvankam ni ambaŭ unuafoje starigis komunikadon, tamen mi sentis ke ni ŝajnas kvazaŭ malnovaj amikoj. Tio estas la ĉarmo de Esperanto, kiu povas rapide malgrandigi la distancon inter esperantistoj. Mi neniam forgesos la frazon: "Esperanto estas senlima".

 

    La spirito kaj amikeco de Barbara profunde tuŝis min, kaj mi tuj skribis alian leteron al ŝi.

 


Foto de la aŭtoro

 

    Dum kvin jaroj mi kaj Barbara skribis leterojn unu al la alia. Ni interŝanĝis multajn Esperantajn librojn, bildkartojn, poŝtmarkojn kaj aliajn etajn donacojn. Post kiam ŝi edziniĝis, ŝi sendis fotojn de siaj edzo kaj filo. Mi atente konservas ilin en mia albumo ĝis nun.

 

    La sukceso de la unua internacia korespondado pligrandigis mian entuziasmon por lerni kaj uzi Esperanton. Miaj esperantaj plumamikoj pli kaj pli multiĝis, kaj ilia nombro atingis proksimume kelkcent en 60 landoj de la tuta mondo. Tiom granda nombro da internaciaj amikoj rapide plialtigis mian Esperantan nivelon, kaj ankaŭ donis al mi multajn amikecojn. Mi vizitis pli ol 20 landojn, kaj ĉie mi ricevis helpojn kaj gastigojn de esperantistoj.

 

    Kvankam nun mi ne plu kontaktas Barbara, tamen mi neniam forgesos ŝin. Mi ne scias kiel ŝi vivas nun. Mi povas nur en mia koro bondeziri al ŝi kaj beni ŝin por ŝia feliĉo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments