El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hangzhou de Ĉinio gastigos la Aziajn Ludojn en 2022

| 2015-09-17
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 16-a de septembro laŭ la pekina tempo en Asĥabado de Turkmenujo okazis la 34-a Kongreso de la Olimpika Konsilio de Azio (OKA). En la kongreso Sheikh Ahmad Al Sabah Fahad, prezidanto de OKA, anoncis, ke la urbo Hangzhou de Ĉinio gastigos la Aziajn Ludojn en 2022. Hangzhou fariĝos la 3-a urbo de Ĉinio kiel gastiganto de la Aziaj Ludoj post Pekino kaj Kantono.

 

    La 17-an de aŭgusto la Ĉina Olimpika Komitato anoncis, ke ĝi prezentis al OKA peton por Hangzhou-a gastigo de la 19-aj Aziaj Ludoj.

 

    Antaŭ tio Hangzhou sukcese ricevis la rajton por gastigi la Mondan Ĉampionecan Konkurson de Naĝo en 2018. Ĉi-foje Hangzhou estas la sola kandidata urbo por gastigi la Aziajn Ludojn en 2022. Laŭ rilata regularo, post prezentado de la hangzhou-a delegacio OKA aranĝis voĉdonadon inter siaj 45 membroj. Hangzhou sukcese ricevis gastigan rajton de la Aziaj Ludoj en 2022 per aprobo de pli ol duono da membroj.

 

    Gastigo de la 19-aj Aziaj Ludoj en 2022 levos la internacian popularecon de Hangzhou, akcelos ĝian ĉiuflankan disvolvon en ekonomio kaj socio, kaj plue antaŭenpuŝos disvolvadon de la Olimpikaj Ludoj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments