El Popola Ĉinio>头条新闻>

Superluno vin atendos en la Aŭtunmeza Festo!

| 2015-09-17
Bookmark and Share

    La 28-an de septembro duono de la tuta homaro sur la terglobo havos la ŝancon kapti ege maloftan miraklaĵon per la okuloj: superluno kaj luneklipso. La du fenomenoj samtempe okazis nur je 5 fojoj ekde 1900. La lasta vidindaĵo okazis en 1982. Oni devos atendi ĝis la jaro 2033 por kapti alian ŝancon.

 


Superluno
 


Luneklipso

 

    Ĉi-jara superluno okazos en la 28-a de septembro, kaj la antaŭa tago estas ĝuste la tradicia Aŭtunmeza Festo de Ĉinio. Sed bedaŭrinde, la luneklipso okazos je ĉirkaŭ la 10-a horo de la 28-a laŭ la pekina tempo. Do, la naturan miraklon povos ĝui nur tiuj kiuj loĝas en granda parto de Ameriko, Eŭropo, Mez-Oriento kaj Afriko.

 

    Kvankam ĉinoj ne povos spekti la du fenomenojn samtempe, tamen en la vespero de la 28-a, ili povos ankoraŭ spekti la grandan, rondan kaj ĉarman superlunon se la vetero estos taŭga.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments