El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco: Usono kaj Ĉinio ambaŭ havas deziron pozitive kontribui al paco kaj sekureco de Azi-Pacifiko kaj la tuta mondo

| 2015-09-17
Bookmark and Share

 

    Brent Scowcroft, 90-jara, estas eksa konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco. En la jaro 1971 li vizitis Ĉinion kiel membro de la misio antaŭ la vizito de la usona prezidento Richard Nixon al Ĉinio. Li estis unu el la altnivelaj oficialuloj de Usono, kiuj plej frue vizitis Ĉinion. En la jaro 1989, kiam la ĉina-usonaj rilatoj spertis malfacilon, kiel la speciala sendito de usona prezidento George Bush, li dufoje vizitis Ĉinion, kio alportis gravan influon al plibonigo de la ĉina-usonaj rilatoj. Antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono, li ricevis skriban intervjuon de la ĉina Popola Ĵurnalo.

 

    En la pasintaj 36 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la duflankaj rilatoj travivis multajn malfacilojn, kaj nun la rilatoj iom post iom maturiĝas. Scowcroft diris, ke kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio havas multajn avantaĝojn, kaj ambaŭ havas deziron pozitive kontribui al paco kaj sekureco de Azi-Pacifiko kaj al tiuj de la tuta mondo. Kompreneble inter la du flankoj estas diverĝoj en efektivigo de la deziro, kaj iam la rilatoj streĉiĝas. Se la du landoj volas firmigi fortajn rilatojn inter la du flankoj, ili devas kune regi la medion, liveri humanitarajn helpojn al homoj, kiuj bezonas helpojn, bati terorismon kaj plibonigi la vivkvaliton. La du flankoj devas ne nur kontroli kaj regi la diverĝojn, sed ankaŭ devas kreeme kunlabori en la kampo de komunaj interesoj.

 

    "Mi rimarkis, ke Ĉinio estas la konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, kiu sendas la plej multe da packonservantoj. Mi laŭdas Ĉinion pro ĝia elspezo tiuflanke, kaj mi laŭdas Usonon kaj Ĉinion pro iliaj klopodoj por mildigo de la streĉa situacio en iuj regionoj." Scowcroft rimarkigis, ke estas notinde, ke Usono kaj Ĉinio prezentis efikajn politikojn kaj ideojn en mediprotekto kaj uzado de puraj energioj, kaj tiuj ideoj fariĝos gravaj temoj en la Klimata Konferenco de UN en decembro.

 

    Scowcroft diris: "Mi estas certa, ke prezidento Barack Obama kaj prezidanto Xi Jinping havos konstruemajn diskutojn pri demandoj kun profunda influo, inkluzive de mara sekureco, interreta sekureco, rilatoj inter la dulandaj armeoj, demandoj pri Irano kaj tiuj pri la Korea Popoldemokratia Respubliko. Se la du flankoj trovos komunan konsenton pri tiuj demandoj, ili akiros progreson en rilataj diskutoj."

 

    Scowcroft emfazis, ke Usono bonvenigas leviĝon de Ĉinio kaj la kontribuojn faritajn de Ĉinio al konservo de paco, prospero kaj stabileco de la mondo. "Mi scias, ke iuj ĉinoj maltrankviliĝas pri la usona politiko 'bremsi Ĉinion', tamen mi opinias, ke la kadraj politikoj de Usono por Ĉinio estas 'inkluzivemaj'. Ni volas dividi sukcesojn kun Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj ĝojas pro la respondeco kaj konsidero de Ĉinio pri interesoj de ĉiuj aliaj partioj samtempe."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments