El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 8-a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj

| 2015-09-17
Bookmark and Share

 

    La 16-an de septembro inaǔguriĝis en Pekino la 8-a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj kune okazigita de la Ĉina Asocio por Studo de Homaj Rajtoj kaj la Ĉina Fondaĵo por Disvolvo de Homaj Rajtoj. Ĝin ĉeestis pli ol 100 altrangaj ŝtatoficistoj pri homaj rajtoj, specialistoj kaj reprezentantoj de koncernaj organizoj el 30 landoj kaj regionoj. Ili faris sincerajn interparolojn kaj profundajn diskutojn pri la ĉeftemo "Paco kaj disvolviĝo: la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la progreso de homaj rajtoj". Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon, emfazante ke garantii al la popoloj plenan ĝuadon de homaj rajtoj estas la komuna celo de la homara socio.

 

    La forumo daŭras 2 tagojn kaj enhavas 4 diskut-temojn: "La Monda Kontraŭfaŝisma Milito: batalo inter tendaroj por kaj kontraŭ homaj rajtoj kaj ĝiaj lecionoj","Protekti homajn rajtojn kaj konservi la mondan pacon: granda kontribuo de Ĉinio", "La rajto je paco: grava parto de homaj rajtoj" kaj "Realigo kaj garantio de la rajto je disvolviĝo post la venko de la dua mondmilito".

 

    2015 estas la 70-jara jubileo de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiu de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Kiel grava parto de la dua, la unua vidis grandan oferon kun 35 milionoj da viktimoj. Ĉinoj faris gravan kontribuon al la konservo de paco kaj al la konstruo de la postmilita internacia ordo. Kontraŭi invadon, batali por naciaj sendependeco kaj memfortigo -- tiuj agadoj koncernas strebadon al homaj rajtoj kaj konsistigas parton de ĝia historio.

 

    En la pasinteco la Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj okazis 7 fojojn. Ĝi ludas konstruivan rolon en antaŭenpuŝo de komunikado kaj kunlaboroj pri homaj rajtoj en Ĉinio kaj en aliaj landoj, kaj jam fariĝis dialoga platformo kun granda internacia influo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments