El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis al la mondo la unuan senkondukistan aŭtobuson

| 2015-09-17
Bookmark and Share

    Lastatempe la senkondukista aŭtobuso Yutong kun 2 kameraoj, 4 laseraj radaroj, 1 milimetro-onda radaro kaj integra navigada sistemo veturis 32.6 kilometrojn sur la Zhengkai-a Vojo de Henan-provinco. Ĝi trapasis 26 vojkruciĝojn kun signallampoj kaj faris eksperimentojn pri veturado post aliaj aŭtoj, ŝanĝo de veturvojoj, devanco de aliaj veturiloj, trapaso de vojkruciĝoj laŭ signallampoj kaj haltigo ĉe difinitaj lokoj. Ĝia plej granda rapideco atingis 68 kilometrojn hore.

 


La senkondukista aŭtobuso en testado

 

    Laŭ statistiko, ĉiu-jare en Ĉinio pli ol 80 mil homoj mortis pro trafikaj akcidentoj kaŭzitaj ĉefe de erara kondukado de aŭtomobilistoj. Uzo de senkondukistaj aŭtobusoj povos malmultigi trafikajn akcidentojn kaŭzitajn pro erara kondukado de ŝoforoj, pro ilia veturigado post drinkado de alkoholaĵoj kaj pro ilia malbona kvalito.

 


La senkondukista aŭtobuso en testado

 

    La plej nova esploro montras, ke uzo de senkondukistaj aŭtobusoj povos levi trapasan efikecon de vojoj je 273%. Tio egalas al senelspeza plimultigo de vojoj.

 

    Pro la evidentaj trajtoj de la senkondukistaj aŭtobusoj en sekureco, energio-ŝparo kaj financo, ili ekfuroris en la mondo. Laŭ antaŭvido, en la jaro 2030 la vendokvanto de la senkondukistaj aŭtobusoj en la mondo atingos 120 milionojn kaj 35% de ili estos venditaj en Ĉinio. En la jaro 2014 la kompanio Google, kiu plej frue komencis esploradon de la teknologio pri aŭtomata kondukado, ricevis aprobon de 6 ŝtatoj de Usono pri veturado de senkondukistaj aŭtobusoj sur vojoj. La kompanio komisiis al entrepreno de aŭtoj produktadon de 100 plej novaj senkondukistaj aŭtobusoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments