El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atendo de fremdlandanoj al la vizito de Xi Jinping al Usono

| 2015-09-18
Bookmark and Share

 

    La 16-an de septembro la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio anoncis la tagordon pri la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono. De la 22-a ĝis la 25-a de septembro Xi Jinping faros ŝtatan viziton en Usono kaj de la 26-a ĝis la 28-a li ĉeestos pintkunvenojn celebre al la 70-jariĝo de la Unuiĝintaj Nacioj en ĝia ĉefstabejo en Nov-Jorko.

 

    De Seattle al Vaŝingtono

 

    The Wall Street Journal, Agence France-Presse kaj aliaj fremdlandaj amaskomunikiloj raportis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Usonon en la 22-a de septembro. Tiu tage li ĉeestos vesper-bankedon aranĝitan de komercaj grupoj en Seattle. La 23-an li ĉeestos rondtablan kunvenon prezidotan de Henry M. Paulson, usona eksministro pri financo. La rondtablan kunvenon ĉeestos ankaŭ ĉefaj plenumaj oficistoj el 15 usonaj kompanioj kaj tiuj el 15 ĉinaj kompanioj. Vespere de la 23-a Bill Gates, fondinto de la korporacio Microsoft regalos Xi Jinping en sia hejmo. Dum restado en Seattle, Xi Jinping eble vizitos la korporaciojn Boeing kaj Microsoft. La 24-an Xi Jinping atingos Vaŝingtonon kaj ĉeestos privatan vesper-bankedon aranĝitan de usona prezidento Barack Obama. La 25-an la geedzoj Barack Obama okazigos ceremonion en la Blanka Domo por bonvenigi Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan. Poste la du ŝtatestroj faros interparolon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri internaciaj aferoj. Vespere de la sama tago la geedzoj Xi Jinping ĉeestos ŝtatan bankedon. Matene de la 26-a Xi Jinping veturos al Nov-Jorko por ĉeesti aranĝojn de UN. Li faros interparolojn kun ŝtatestroj de kelkaj landoj kaj prelegos en la 28-a de septembro.

 

    Atendi novan progreson de la rilatoj inter la du flankoj

 

    Lastatempe la informoj pri vizito de Xi Jinping al Usono fariĝis fokusoj atentataj de fremdlandaj amaskomunikiloj, fakuloj kaj erudiciuloj. En la pasinta majo Rampton, profesoro de la universitato Johns Hopkins de Usono kaj fakulo pri ĉinaj aferoj, iam diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio atingis "krizan punkton". Lastatempe intervjuate de raportisto li diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas iom streĉitaj kaj inter la du landoj estas suspektoj. Pro tio la vizito de Xi Jinping estos tre grava. Ĝi metos fundamenton por la strategia plano pri la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio por ke la usonaj politikoj pri Ĉinio estu daŭre praktikotaj de la venontaj estraranoj de la usona registaro. Henry Alfred Kissinger, eksa ŝtata sekretario de Usono, diris, ke dum la lastaj 50 jaroj li multfoje aŭdis la diron pri "kriza punkto". "Tamen laŭ mi, 8 usonaj prezidentoj kaj 5 ĉinaj ŝtatestroj praktikadis saman politikon. Pro tio ni devas kunlabori." Li proponas, ke la dulandaj ŝtatestroj plue tenu oftan komunikadon per speciala persono aŭ speciala grupo. La British Broadcasting Corporation opinias, ke per la vizito al Usono Xi Jinping donos al Usono pozitivajn signalojn, ekz. persistado en klopodo por grandigi kunlaborojn kun Usono. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono eble eniros en la novan periodon de "kuna evoluado" dirita de Henry Alfred Kissinger.

 

    Atendi novan rompon de la traktado pri DIT

 

    Kelkaj entreprenoj kaj erudiciuloj atendas, ke la vizito de Xi Jinping havigos novan rompon al la traktado pri Duflanka Investa Traktato (DIT) inter Ĉinio kaj Usono. Antaŭ nelonge ĉefaj plenumaj oficistoj de 94 grandaj kompanioj de Usono sendis mesaĝon al Barack Obama kaj Xi Jinping por esprimi, ke ili subtenos altnivelan DIT. Ezra Feivel Vogel, fame konata erudiciulo de la usona universitato Harvard, diris, ke la du ŝtatestroj eble parolos pri intensigo de kunlaboroj en medio kaj klimata ŝanĝo, pri sekureco de interreto kaj pri milita interŝanĝo. Li diris: "Mi supozas, ke la interparoloj havos ĝojigajn rezultojn, ĉar la du flankoj ambaŭ havas la deziron, ke la interparoloj akiru rompon kaj progreson. "

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments