El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuaj sepĝemeloj tutmonde estos 18-jaraj

| 2015-09-18
Bookmark and Share

 

    Laŭ usona mediato, kiam la tutmonde unuaj sepĝemeloj venis al la mondo en la jaro 1997, kuracistoj timis, ke ili ne povos vivi longtempe. Tamen la fakto pruvis, ke la beboj, kiuj sensaciigis la mondon, ne nur vivas, sed ankaŭ havas feliĉan vivon. En la 19a de novembro ili festos la 18-an datrevenon de la naskiĝo en sia hejmo en Iovao.

 

    En la jaro 1997 Bobbi McCaughey gravediĝis je sepĝemeloj post preno de fekundiga drogo. Ŝi kaj ŝia edzo Kenny McCaughey rifuzis elekti kelkajn el la sep fetoj, kaj decidis naski ĉiujn. Tiu decido vekis multajn kritikojn. En la 19a de novembro 1997 Bobbi naskis la sep bebojn je naŭ semajnoj antaŭ la dato antaŭvidata por la akuŝo. Tio tuj fariĝis la frontpaĝa titolo en la internacia gazetaro.

 

    La usona prezidento siatempe Bill Clinton sendis gratulan mesaĝon al ili, kaj la reĝino de parola programo Oprah Winfrey invitis la familion partopreni ŝian programon. Firmaoj kaj nekonatoj malavare helpis la familion. Krome, la ŝtata registaro de Iovao anoncis, ke la sepĝemeloj povos akiri kompletan stipendion por lernado en iu ajn universitato en la ŝtato.

 

    Bobbi estis tre ekscitita pri la baldaŭa ceremonio de adoltiĝo de la infanoj. Ŝi diris: "Multaj aferoj okazis en la pasintaj jaroj, kaj tiuj memoroj feliĉaj kaj doloraj faras nin nunaj. Tiuj travivaĵoj estas tre specialaj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments