El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita "Ekspozicio pri Atingoj de Xinjiang dum la pasintaj 60 jaroj post ĝia fondiĝo"

| 2015-09-21
Bookmark and Share

 

    La 20-an de septembro en la Palaco de Naciaj Kulturoj de Pekino inaŭguriĝis "Ekspozicio pri Atingoj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono dum la pasintaj 60 jaroj post ĝia fondiĝo". Sur la muro en la meza halo de la ekspozicio pendas grandega brodaĵo kun longeco de 1.52 metroj kaj larĝeco de 0.8 metro. La brodaĵo kun ruĝa fono konsistas el portreto de ĉina predidanto Xi Jinping, ora kompartio-emblemo, la Kvinstela Ruĝa Flago, la majesta pordego Tian'anmen, ornama skulptita kolono, kolomboj de paco kaj 7 oraj ideogramoj "Kune krei la revon de Ĉinio".

 

    Tiu brodaĵo estis mane farita de du fratinoj Hanayixian Ainiwa'er kaj Mireguli Ainiwa'er en la gubernio Kuqa de la regiono Akesu de Xinjiang.

 

 

    Malsupre de la brodaĵo estas letero skribita de la du fratinoj al Xi Jinping. Ili skribis en sia letero, ke ili havas la belan vivon dank' al la bonaj politikoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina registaro, kaj al la zorgo de Xi Jinping. Por esprimi sian dankon al Xi Jinping kaj la atendon al realigo de la granda revo de Ĉinio ili faris la brodaĵon en 2 monatoj.

 

    La ekspozicio havas la temon "En la Sino de la Patrolando". Per pli ol 700 fotoj, pli ol 200 objektoj, pli ol 40 grafikaĵoj kaj multmedia demonstrado ĝi plene montras la spiritan staton de solidareco kaj luktado de diversnaciaj popolanoj en Xinjiang sub la zorgo de la Centra Komitato de KPĈ kaj helpo de la tutlanda popolo. Ĝi montras ankaŭ la grandajn atingojn de Xinjiang en ekonomio, politiko, kulturo, socio, ekologia civilizacio kaj konstruado de la kompartio dum la pasintaj 60 jaroj post ĝia fondiĝo speciale post okazo de la 2-a kunsido de la Centra Komitato de KPĈ pri laboro de Xinjiang.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments