El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunsido pri la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en Sud-Afriko

| 2015-09-21
Bookmark and Share

 

    Matene de la 17a de septembro en la videa kunvenejo de la Komisiono pri Hom-Sciencaj Esploroj en la administra ĉefurbo Pretorio de Sud-Afriko, politikistoj kaj kleruloj kolektiĝis kaj recenzis la libron Xi Jinping: Regado de Ĉinio. Ili donis altan taksadon al la libro.

 

    Jessie Duarte, vic-ĝenerala sekretario de la Afrika Nacia Kongreso -- reganta partio de Sud-Afriko, la unua faris teman parolon. Ŝi diris, ke la libro kolektas gravajn pensadojn kaj strategiojn de ŝtata regado, elmetitajn de Xi Jinping, amplekse kaj sisteme respondas gravajn teoriajn kaj realajn demandojn pri la disvolvado de Ĉinio.

 

    Tian Xuejun, ambasadoro de Ĉinio al Sud-Afriko, diris en la kunsido, ke ĝis aŭgusto ĉi-jare la tutmonda librovendo kalkuliĝis al 5,2 milionoj da ekzempleroj. Tio montras la aprobon kaj ŝaton de legantoj al la libro, kaj reflektis, ke la internacia komunumo donas grandan gravecon al ĉio, kio okazas kaj okazos en Ĉinio kaj alte atentas la influon de la disvolviĝanta Ĉinio al la mondo. Li diris, ke estonte Ĉinio pozitive kontribuos por paco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la mondo kaj por esplorserĉo kaj novigo de disvolva vojo.

 

    Essop Pahad, eksa ministro en la prezidenta oficejo de Sud-Afriko, diris, ke la libro detale priskribas la rilatojn inter politika partio, la registaro kaj la popolo, kaj plurfoje emfazas plibonigon de la popola vivteno, novigo de la socia regado, plifortigo de la jurŝtato kaj aŭtoritato, kaj ĉio ĉi profunde impresas la legantojn.

 

    April, Sud-afrika Konsilio pri Studo de Homaj Sciencoj, diris, ke Sud-Afriko, Afriko kaj eĉ la tuta mondo povas eltiri spertojn el la libro, kaj la afrikaj landoj devas lerni la ideon pri starigo de la disvolva strategio konforma al la propra socia strukturo, eksplikitan en la libro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments