El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj elementoj en UN

| 2015-09-21
Bookmark and Share

    En 2015 venis la 70-jariĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. Kiel unu el la 51 fondintaj landoj de la organizo, Ĉinio faris gravan kontribuon al ĝia fondiĝo kaj la formulado de la Ĉarto de UN. Post kiam Ĉinio reakiris sian laŭleĝan seĝon en UN en 1971, ĝi ĉiam praktikas la celojn kaj principojn de la ĉarto kaj agadas laŭ la principo de toleremo, amikeco kaj harmonio, por konservi la mondan pacon, antaŭenpuŝi la komunan disvolviĝon kaj la internacian kunlaboron.

 

   La ĉina nacia flago en la ĉefsidejo de UN en Novjorko la 11-an de novembro 1971, kiam ĝi estis hisata tie por la unua fojo.

 

    La Jarcenta Tripiedo antaŭ la pordo de la ĉefsidejo de UN en Novjorko. Ĝi estis donacita de Ĉinio al UN, kiam la lasta festis sian 50-jariĝon.

 

    Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, faris balotadon pri la irana nuklea problemo.

 

    Pend-tapiŝo en ripoza ĉambro de UN estis la donaco de Ĉinio en 1971, kiam Ĉinio reakiris sian laŭleĝan seĝon en UN. La tapiŝo, kun la longeco de 10 metroj kaj larĝeco de 5 metroj, prezentas belan bildon de la Granda Muro en brila sunlumo ĉirkaŭata de verdaj arboj.

 

    Jen la foto (meze supre), en kiu ĉinaj packonservantoj konstruas ŝoseon en Kongo-Kinŝaso. Jam pasis 25 jaroj post kiam Ĉinio komencis partoprenis en la packonservaj agadoj de UN en 1990. Ĉinio jam sendis pli ol 30 mil soldatojn kaj 2 mil policanojn al la agado de UN.

 

    En la ĉefsidejo de UN en Novjorko, ĉina interpretisto laboras. La ĉina lingvo estas unu el la 6 laboraj lingvoj de UN.

 

    Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, en la "ĉina halo" de la ĉefsidejo de UN parolas en la senvualiga ceremonio de la pentraĵo fare de Wang Linxu. La "ĉina halo" enkorpigas la amikecon de la 1.3-miliard-persona ĉina popolo, kaj estas alia mejloŝtono de la kunlaboro inter Ĉinio kaj UN.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments