El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Genra Egaleco de Ĉinio kaj Virina Disvolvo

| 2015-09-22
Bookmark and Share


Hu Kaihong en la gazetara konferenco pri publikigo de la blanka libro Genra Egaleco de Ĉinio kaj Virina Disvolvo

 

    La 22-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Genra Egaleco de Ĉinio kaj Virina Disvolvo. La libro ĉiuflanke konigas la progresojn de Ĉinio en genra egaleco kaj virina disvolvo.

 

    Hu Kaihong, proparolanto de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj vicestro de la Informa Buroo, diris en la gazetara konferenco, ke la blanka libro Genra Egaleco de Ĉinio kaj Virina Disvolvo kun 11 mil ideogramoj konsistas el 3 partoj: enkonduko, teksto kaj epilogo. Per granda nombro da faktoj kaj donitaĵoj la blanka libro detale konigas la politikojn kaj rimedojn de Ĉinio por akceli genran egalecon kaj virinan disvolvon kaj la evidentajn atingojn en jenaj flankoj: mekanika garantio por genra egaleco kaj virina disvolvo, virinoj kaj ekonomio, virinoj kaj eduko, virinoj kaj sano, virinoj kaj politika administrado, virinoj kaj medio, leĝa garantio por genra egaleco kaj virina disvolvo, internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri genra egaleco kaj virina disvolvo.

 

    Hu Kaihong diris, ke ĝi estas la 3-a blanka libro pri virina disvolvo eldonita de la ĉina registaro. La libro havos la versiojn ĉinan, anglan, francan, rusan, germanan, hispanan, araban kaj japanan. La ĉina kaj angla versioj de la libro estis eldonitaj respektive de la Popola Eldonejo kaj la Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Ili estos distribuata de la Xinhua-a librejo en Ĉinio.

 

    Ĉi-jare estas la 20-a datreveno de la lanĉo de la fundamenta politiko de ŝtato pri egaleco de viroj kaj virinoj en Ĉinio, estas ankaŭ tiu de la gastigo de la 4-a Monda Virina Konferenco de UN en Pekino. Post kelkaj tagoj la ĉina registaro okazigos kune kun la organizo de UN pri virinoj la Tutmondan Virinan Pintkunvenon. Ĝin prezidos ĉina prezidanto Xi Jinping.

 

    "En tiu grava momento la ĉina registaro publikigis la blankan libron Genra Egaleco de Ĉinio kaj Virina Disvolvo por ĉiuflanke montri ĉinajn atingojn en genra egaleco kaj virina disvolvo dum la pasintaj 20 jaroj, ekspliki kaj manifesti ĉinajn politikojn kaj proponojn. Tio havas gravan signifon por akceli komprenon kaj konon de la internacia socio al Ĉinio, plibone antaŭenpuŝi genran egalecon kaj virinan disvolvon en Ĉinio kaj intensigi dialogojn, interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj la mondo," diris Hu Kaihong.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments