El Popola Ĉinio>头条新闻>

Meccano-ponto rompis mondan rekordon

| 2015-09-22
Bookmark and Share

    La 20an de septembro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke studentoj el la tria lernojaro de la inĝeniera fakultato sub la Reĝina Universitato de Belfasto en Nord-Irlando de Britio konstruis 30-metr-longan ponton super la rivero Lagan el 11 000 metal-pecoj de la ludilo kun la marko Meccano, kaj per tio ili rompis la mondan rekordon. Profesoro Trevor Whittaker trapasis la ponton por provo.

 

 

    La ponto super Clarendon-doko de la rivero Lagan pezas ĉirkaŭ 600 kilogramojn. Ĝi estis konstruita el 70 000 ŝraŭbingoj kaj boltoj de Meccano. Oficialulo de Mond-rekordo Guinness konfirmis, ke la ponto rompis la mondan rekordon, kaj fariĝis la plej granda ŝtal-konstruaĵo de Meccano.

 

 

    Profesoro Whittaker diris: "Ni trejnas junulojn pensi kaj havi revojn. Revoj ne sufiĉas, kaj ili devas altgradigi siajn revojn -- realigi la revojn."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments