El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis la Planon pri Reformo de Sistemoj de Ekologia Civilizacio

| 2015-09-22
Bookmark and Share

 

    La 21-an de septembro publikiĝis la Plano pri Reformo de Sistemoj de Ekologia Civilizacio, la plej supra-nivela desegno en la ekologia kampo.

 

    La plano konsistas el 10 partoj kun entute 56 artikoloj, inkluzive de 47 artikoloj, kiuj temas pri devoj kaj rimedoj. Ĝi proponas starigi aŭ plibonigi jenajn 8 sistemojn: tiujn pri posedrajto de naturaj resursoj, pri protekto de la uzado de tero, pri terspaca planado, pri administrado de la totala sumo de resursoj kaj ties plenampleksa ŝparado, pri pagata uzado de resursoj kaj ekologi-kompensado, pri regado de la medio kaj merkato de ekologia protekto, kaj pri taksado de atingoj de ekologia civilizacio kaj respondecigo.

 

    La celo de la reformo de la ekologia civilizacio de Ĉinio estas, ke en 2020 konstruiĝos kompleta sistemo konsistanta el la 8 sistemoj. Ĝi priskribos klaran posedrajton, ebligos partoprenadon de diversaj flankoj, elmontros samtempe stimulan kaj limigan karakterojn kaj estos plenampleksa sistemo, por antaŭenpuŝi la modernigon de la regada sistemo kaj kapablo de Ĉinio en la kampo de ekologia civilizacio, kaj por tio, ke Ĉinio evoluos al la nova epoko de socialisma ekologia civiliacio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments